Выбрать главу

brulibrulaĵo = io, kio brulas

kreskikreskaĵo = io, kio kreskas, planto

kovrikovraĵo = io, per kio oni kovras

amuziamuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi

finifinaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

akiriakiraĵo = io akirita

havihavaĵo = io havata

trinkitrinkaĵo = io, kion oni trinkas

fandifandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato

kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson (§28.1) por plia precizeco:

draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis),

draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta),

brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

Klariga AĴ

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo,

tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun

klariga AD (§38.2.2) kaj klariga EC (§38.2.8):

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruaĵo

= io konstruita (ordinare domo)

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribaĵo = io

skribita

Alispecaj elementoj

Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo),

post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon

kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ:

lignolignaĵo = io farita el ligno

tolotolaĵo = io farita el tolo

infanoinfanaĵo = infaneca afero

araneoaraneaĵo = reto de araneo

azenoazenaĵo = azeneca (= stulta) afero

ĉirkaŭĉirkaŭaĵo = spaco/loko/regiono ĉirkaŭ io

subsubaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono

postpostaĵo = pugo

mimiaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi

§38.2.3

591

Afiksoj

sen sencosensencaĵo = afero, al kiu mankas senco

granda animograndanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda

(= nobla) animo

Manĝaĵoj

Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ,

montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio:

porkoporkaĵo = manĝaĵo el porko

kokidokokidaĵo = manĝaĵo el kokido

ovoovaĵo = manĝaĵo el ovo(j)

sukerosukeraĵo = frandaĵo el sukero

glacioglaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla:

patopataĵo = manĝaĵo preparita en pato

bakibakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado

brunabrunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero

Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj

O-vortoj povas laŭsence esti nombreblaj aŭ nenombreblaj (§8.2.2). Ĉe O-

vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu

sama AĴ-vorto povas uziĝi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:

Sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo. FA1.187 La vorto

vidindaĵo uziĝas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli aŭ

malpli multe da vidindaĵo.

En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj! FA3.55 La vorto vidindaĵoj uziĝas

kun senco nombrebla. Ekzistas pli aŭ malpli multaj vidindaĵoj. Oni

povus nombri ilin.

Kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo

dum sep tagoj. Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktaĵo.

Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados

siajn produktaĵojn. Jĥ.34 Nombreblaj produktaĵoj.

Se AĴ-vorto havas J-finaĵon, ĝi sendube havas sencon nombreblan, sed se

mankas J-finaĵo, ambaŭ interpretoj estas eblaj: Li lavis tolaĵon. La tolaĵo

povas esti unu (nombrebla) vestaĵo, tuko aŭ simile. Sed ankaŭ povas temi pri

kolekto de diversaj vestaĵoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu

nenombreblan amason.

Ordinara radiko

aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)

aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto

592

§38.2.3

Afiksoj

38.2.4. AN

AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu

apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST (§38.2.24). Tio, kio staras antaŭ

AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:

kluboklubano = membro de klubo

familiofamiliano = membro de familio

EŭropoEŭropano = loĝanto de Eŭropo

BraziloBrazilano = loĝanto/civitano de Brazilo

FrancujoFrancujano = loĝanto/civitano de Francujo

vilaĝovilaĝano = loĝanto de vilaĝo

kamparokamparano = loĝanto de kamparo

kongresokongresano = partoprenanto en kongreso

KristoKristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.

BudhoBudhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.

IslamoIslamano = kredanto je Islamo

respublikorespublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu re-

spubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika