• ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
• civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato
• estraro → estrarano = membro de estraro
• UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
• alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo
• sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
• sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
Ordinara radiko
• ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
• aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo
38.2.5. AR
AR = “tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj”. Tio, kio staras antaŭ AR,
ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.
AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:
• verko → verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
• estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
• arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
• haro → hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
§38.2.5
593
Afiksoj
• tendo → tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo
• ŝafo → ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
• manĝilo → manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo, tablo aŭ
posedanto
• meblo → meblaro = ĉiuj mebloj de unu unu ĉambro, apartamento aŭ
domo
• membro → membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo
• altaj montoj → altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj
AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne
nur el tio:
• vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
• kanto → kantaro = libro kun kolekto de kantoj
• horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
• demando → demandaro = listo de respondendaj demandoj
• ŝtupeto → ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj
(= eskalo)
• vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo
(= trajno)
Iafoje AR montras ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono:
• homo → homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
• gazeto → gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono
Ordinara radiko
• aro = grupo, kolekto, grego k.s.
• arigi = meti en grupon, kolekti
• ara = grupa
• granda aro → grandare = en granda aro
38.2.6. ĈJ
Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ (§38.2.25) kaj
ET (§38.2.25). Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime
oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:
• Johano → Johanĉjo FE.38 aŭ Joĉjo FE.38
• Nikolao → Nikolĉjo FE.38 aŭ Nikoĉjo FE.38 aŭ Nikĉjo FE.38 aŭ Niĉjo FE.38
• Ernesto → Erneĉjo FE.38 aŭ Erĉjo FE.38
• Vilhelmo → Vilhelĉjo FE.38 aŭ Vilheĉjo FE.38 aŭ Vilĉjo FE.38 aŭ Viĉjo FE.38
• papago → Papĉjo FA1.138 (karesa nomo de vira papago)
• Patro → Paĉjo
594
§38.2.6
Afiksoj
• Onklo → Oĉjo
• Frato → Fraĉjo
ĈJ, same kiel NJ (§38.2.25), estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas
per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble
povus unue aldoni la sufikson UL (§38.2.30), se tio helpus krei pli bonsonan
formon: Petro → Petrulo → Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek
eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko,
nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute
laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj).
38.2.7. EBL
EBL = “povas esti farata”. Komparu kun IND (§38.2.21) kaj END
(§38.2.12). Tio, kio staras antaŭ EBL, ĉiam ricevas agan kaj pasivan sig-
nifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo
(§37.2.4). EBL-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur ĉe
objektaj verboj:
• manĝi → manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
• nombri → nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
• marteli → martelebla = tia, ke ĝi povas esti martelata
• malhavi → malhavebla = tia, ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa →
nemalhavebla = tia, ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
• legi → legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata
• kompreni → kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare,
memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
• esperi → espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
• supozi → supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
• nei → neebla = tia, ke oni povas nei ĝin ( neebla tamen estas dusignifa
vorto, §22.4)
Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas
senobjekta, sed kiu povus havi objekton:
• iri → irebla = tia, ke ĝi povas esti irata, tia, ke oni povas iri ĝin (= iri sur
aŭ laŭ ĝi)
• loĝi → loĝebla = tia, ke ĝi povas esti loĝata, tia, ke oni povas loĝi ĝin
(= loĝi en ĝi)
Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj
loĝi domon estas laŭregulaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni iafoje uzas