ankaŭ pasivajn participojn kun tiaj verboj (§28.1).
Ordinara radiko
• ebligi = igi ebla
• eblo = io, kio estas ebla
§38.2.7
595
Afiksoj
• ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaŭ ĉe EC, §38.2.8)
• eble = “povas esti”
• ebla = povanta esti, povanta okazi
• neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi
Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni
kreas neebla = “tia, ke oni povas nei ĝin”. Se oni metas ne antaŭ la A-vorto
ebla, oni kreas neebla = “nepovanta esti”. Por povi eviti miskomprenon oni
proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu
havus nur la signifon “tia, ke oni povas ĝin nei”. Kaj negi, kaj negebla estas
tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni
povas uzi malebla:
• ireblo = irebleco, eblo iri
La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam ĝi signifas “irebleco”, “tio, ke estas
eble iri ion” (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la
ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laŭ siaj normalaj reguloj. Sed
kiam ireblo signifas “eblo iri” (“okazo iri”), oni uzis EBL kiel ordinaran
radikon: “eblo” + preciziga antaŭelemento IR. Povas en tia okazo esti inde
iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfin-
aĵon, kion oni normale ne faras ĉe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo
estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-
eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton (§2.2) je IR.
38.2.8. EC
EC = “kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)”. EC ĉiam montras ion abstraktan (kval-
iton aŭ staton). Komparu kun AĴ (§38.2.3), kiu normale montras ion kon-
kretan.
Ecaj radikoj
EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen
EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam
montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io:
• bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu
Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. Gn.3
Ili admiris la bonecon de lia ago.
• ruĝo = la koloro ruĝo → ruĝeco = la stato esti ruĝa
Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo. M.150
La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.
• neceso = absoluta bezono → neceseco = la stato esti necesa
En okazo de neceso vi povos tranokti ĉe mi.
Ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla. FK.266
596
§38.2.8
Afiksoj
Klariga EC
Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu
kun klariga AD (§38.2.2) kaj klariga AĴ (§38.2.3):
• belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io →
beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io
• proksimo = stato troviĝi proksime, proksima loko → proksimeco = stato
troviĝi proksime
Iafoje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli
logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj
lokoj] ? Rt.123
Mezuroj
Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni
aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:
• longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) → long-
eco = la eco esti longa, havi multe da longo
Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mal-
longaj.
La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize
longaj.
• alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) → alteco = la
eco esti alta, havi multe da alto
Ĝi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto. Er.30
Ĝi estis bone videbla pro sia alteco. Jĥ.19
• rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero
havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.
La aviadilo pasis kun fulma rapideco.
Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca
EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas
bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia
volumeno.
Iuj volas, ke oni ĉiam rigore distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva
risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo la distingo ofte tre gravas.
Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mez-
ursignifon. Proksimo = proksimeco aŭ proksima loko. Por neŭtrala mezuro
oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mez-
urvorto estas aĝo.
Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto*
kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rap-
§38.2.8
597
Afiksoj
ido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj
malrapideco.
Mallogikaj EC-formoj
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:
• *Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Tute ne temas pri eco,
sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu eblo aŭ eblaĵo: Bedaŭrinde mi ne
havas la eblon tion ĉi fari. L1.339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni