elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo.
• Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiv-
eco de homo. M.77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktiv-
ado aŭ eventuale aktivo. La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj
ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.
Alispecaj radikoj
Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En
tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:
• homo → homeco = natura kvalito de homo
• heroo → heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo
• fianĉo → fianĉeco = la stato esti fianĉo
• episkopo → episkopeco = la stato/ofico esti episkopo
• granda animo → grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan)
animon
• ŝtono → ŝtoneco = la eco esti malmola kiel ŝtono
• vivo → viveco = la eco esti plena je vivo
• unu → unueco = la eco esti kiel unu
• unua → unuaeco = la eco esti la unua
EC por tempo
Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon:
• estonta → estonteco = estonta tempo
• pasinta → pasinteco = pasinta tempo
• infano → infaneco = eco esti infana, infanaĝo
• juna → juneco = eco esti juna, junaĝo
Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj parti-
cipoj kun O-finaĵo (§28.3), sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mal-
longigojn de estonteco kaj pasinteco.
598
§38.2.8
Afiksoj
Eca, ece
EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj
formoj havas normale la signifon “simila, simile, samaspekta kiel, sama-
maniere kiel”:
• silkecaj ŝtrumpoj = ŝtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el
silko
• ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno
• ŝtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ĝi similas al ŝtono
• Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.
• Li diris tion per supereca tono. = Li diris tion per tono kvazaŭ li estus
supera.
• Ĉesu konduti tiel infanece! = Ĉesu konduti en maniero tipa por infano.
• Kvankam ŝi estas knabino, ŝi ofte kondutas virece. = ...kondutas kiel
viro.
• Tiu esprimo estas tro Franceca. = ...estas simila al la Franca lingvo.
Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila,
maniera aŭ stila. Vidu ankaŭ ESK (§39.1.11).
Iafoje formoj kun ...eca signifas “rilata al tia eco, pri tia eco”:
• patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas la patro
• reĝeca edikto = edikto pri reĝeco, edikto ke iu estas reĝo
Ordinara radiko
• eco = kvalito
• ecigi = karakterizi
• ec-vorto = vorto, kiu montras econ
38.2.9. EG
EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET
(§38.2.15). EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la
signifon:
• domo → domego = (tre) granda domo
• doloro → dolorego = (tre) forta doloro
• varma → varmega = tre varma
• longa → longega = tre longa
• bone → bonege = tre bone
• krii → kriegi = (tre) laŭte krii
• fali → falegi = subite, forte fali
• ŝati → ŝategi = tre ŝati
§38.2.9
599
Afiksoj
• dankon! → dankegon! = grandan dankon!
• tre → treege = tre tre
Ofte EG-vorto havas specialan signifon:
• pordo → pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
• brulo → brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)
• granda → grandega = eksterordinare granda
Alternativoj de EG-vortoj
Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj
okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto
tendencas perdi la specialan signifon:
• pafilego = artileria pafilo → kanono
• kuraĝega = kuraĝe riskema → aŭdaca
• buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto → faŭko
• ungego = granda akra ungo de besto → krifo
Malŝato
Iafoje EG montras nuancon de malŝato:
• piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo
aŭ besto
• manĝi → manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori
Ordinara radiko
• ega = fortega, intensega, ekstrema
• ege = fortege, intensege, ekstreme
38.2.10. EJ
EJ = “loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ
(§38.2.29) kaj ING (§38.2.22). Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio
okazas aŭ troviĝas en la loko.
Agejoj
EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:
• lerni → lernejo = loko destinita por lernado
• promeni → promenejo = loko aranĝita por promenado