Выбрать главу

ŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la

ĉambro. FE.42 (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)

§38.2.13

605

Afiksoj

38.2.14. ESTR

ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun ĈEF

(§38.3.2). Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro de-

cidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

ŝipoŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo

bankobankestro = tiu, kiu decidas en banko

imperioimperiestro = titolo de gvidanto de imperio

provincoprovincestro = gvidanto de provinco

grupogrupestro = gvidanto de grupo

urbourbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon

orkestroorkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron

lernejolernejestro = direktisto de lernejo

laborolaborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro

centcentestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko

estro = ĉefo kun decida povo

estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon

estrarano = ano de estraro

estri = esti estro super io, regi kiel estro

subestro = persono, kiu helpas al estro

38.2.15. ET

ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun

EG (§38.2.9). ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas

la signifon:

domodometo = (tre) malgranda domo

dolorodoloreto = (tre) malforta doloro, irito

varmavarmeta = nur iom varma

verdaverdeta = malforte verda, neklare verda

dikadiketa = nur iom dika

babilibabileti = babili malmulte

pluvipluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

iomiomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

ŝtrumpoŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj

la parton tuj super la piedo

ridirideti = ridi sensone kun fermita buŝo

606

§38.2.15

Afiksoj

manĝimanĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi

rafanorafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de

legomo)

Alternativoj de ET-vortoj

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj

okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto

tendencas perdi la specialan signifon:

faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo → stumbli

vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo → pado

beleta = plaĉaspekta → linda

Karesa signifo

Iafoje ET montras karesan nuancon:

patropatreto = kara patro, paĉjo

edzoedzeto = kara edzo

manomaneto = ĉarme malgranda mano

knabinoknabineto = ĉarme malgranda knabino

Ordinara radiko

eta = malgranda, malintensa

etigi = fari malgranda

etiĝi = fariĝi malgranda

etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

burĝoetburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)

fingroetfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la

aliaj fingroj sur la mano

akcianoetakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da

akcioj

Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute

regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭ-

elemento de kombino (§37.3). Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj

specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.

§38.2.15

607

Afiksoj

38.2.16. ID

ID = “naskito”. Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas

la naskito.

Bestoj

Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston,

junan naskiton de la bestospeco:

bovobovido = nematura bovo

kokokokido = nematura koko

hundohundido = nematura hundo

ranoranido = nematura rano

Plantoj

Iafoje oni uzas ID por juna planto:

arboarbido = juna arbo

Homoj

Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni

tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:

reĝoreĝido = infano de reĝo

grafografido = infano de grafo

KaroloKarolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda

TimuroTimuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama

IzraeloIzraelido = deveninto de la homo Izraelo ( Israelano = ano de

la lando Israelo)

Figura uzo

Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:

landolandido = homo naskita en certa lando, indiĝeno

LatinoLatinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

Ordinara radiko

ido = juna naskito de besto

idaro = ĉiuj idoj aŭ posteuloj de unu homo (aŭ besto)

38.2.17. IG

IG = “efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago”. Komparu kun IĜ (§38.2.18). Tio, kio

staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun