verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas
ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Legu ankaŭ pri frazroloj
ĉe IG-verboj en §30.8.
608
§38.2.17
Afiksoj
Ecaj radikoj
Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-
verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:
• akra → akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra
Mi akrigas mian tranĉilon.
• pala → paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala
La terura novaĵo paligis ŝin.
• longa → longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa
La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.
• pli longa → plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa
Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.
Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne
ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mal-
longigi, ĉar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.
Agaj radikoj
Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-
verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo
estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.
Oni povas deiri de senobjekta verbo:
• sidi → sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
Li sidigis sian infanon sur seĝon.
• esti → estigi = agi tiel, ke io ekestas
Lia demando estigis longajn diskutojn.
Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ
la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:
• kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.
Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.
• manĝi → manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas
Mi devas manĝigi mian ĉevalon. = Mi devas doni manĝon al mia
ĉevalo.
Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo.
Legu pri la elekto de objekto ĉe IG-verboj el agaj radikoj en §30.8.
§38.2.17
609
Afiksoj
Alispecaj radikoj
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.
Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la
radiko montras:
• edzo → edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo
Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:
• pinto → pinta → pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas
pinton
Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian
agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo
de la radiko:
• flamo → flami → flamigi = agi tiel, ke io flamas
Petro flamigis la fajron per forta blovado.
Frazetoj
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:
• en (la) domo → endomigi = movi en (la) domon
Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.
• al la bordo → albordigi = movi al la bordo
La ondoj albordigis diversajn rubaĵojn.
• en tombo → entombigi = meti en tombon
Morgaŭ li entombigos sian patron.
• sen vesto → senvestigi = forpreni la veston de iu
Janjo estis senvestigita kaj endormigita. M.13
• sen fortoj → senfortigi = forpreni la fortojn
La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.
La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn
oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian sig-
nifon: maski = “kunmaskigi” , ŝarĝi = “kunŝarĝigi” , vesti = “kunvestigi” .
En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL
(§38.3.7) sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malŝarĝi
= senŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun
oni rekte verbigas ( maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi
per MAL ( malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de
kiu oni faras IG-verbon: sen vesto → senvestigi ( kun vesto → “kunvestigi” ),
sen ŝarĝo → senŝarĝigi ( kun ŝarĝo → “kunŝarĝigi” ). Ne eblas do diri ekz.
*senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi
tiajn verbojn.
610
§38.2.17
Afiksoj
Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi
estas teorie “kunfortigi” , sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni
diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras
de simpla A-vorto: forta → fortigi → malfortigi. La alia speco deiras de
frazeto: sen fortoj → senfortigi ( kun fortoj → “kunfortigi” ). La simpla verbo
forti signifas “esti forta”. Malforti = “esti malforta”.
Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto ( endomigi, senvest-