Выбрать главу

(§38.2.17). Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro.

IĜ aperas plej ofte kun verba finaĵo. La subjekto de la verbo estas tio, kio

estas ŝanĝata. IĜ-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe

IĜ-verboj en §30.9.

Ecaj radikoj

Oni povas fari IĜ-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IĜ-

verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:

palapaliĝi = fariĝi pala

Li paliĝis pro la ŝoko.

akraakriĝi = fariĝi akra

La ekonomia krizo akriĝis.

longalongiĝi = fariĝi longa

La tagoj longiĝas, printempo alvenas.

pli longaplilongiĝi = fariĝi pli longa

Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.

Agaj radikoj

Oni povas fari IĜ-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas

granda diferenco inter IĜ-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IĜ-verbo el

objekta verbo.

IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la ago. IĜ ĉe tia

verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK (§38.3.4). Iafoje tiaj ĉi IĜ-

verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas

senvole:

sidisidiĝi = komenci sidi, eksidi

Li sidiĝis sur la sofo.

estiestiĝi = komenci esti, ekesti

§38.2.18

613

Afiksoj

Estiĝis kverelo inter ili.

mortimortiĝi = fariĝi morta (senvole)

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin

mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud

la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj

mortiĝis. FE.39 Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto).

Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente. Legu pli pri

tia uzo de IĜ en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj. (§30.9)

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el objekta verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne

montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon senobjekta,

por ŝanĝi la frazrolojn. Se IĜ-verbo el objekta verbo ja havas transiran sig-

nifon, tiu transira signifo troviĝas jam en la origina objekta verbo. La sub-

jekto de IĜ-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:

malfermimalfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)

La knabo malfermis la pordon.

La pordo brue malfermiĝis. M.27

turniturniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)

La knabo turnis sian kapon.

La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.

vendivendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)

Ŝi vendis sian aŭton.

Tiuj ĉi aŭtoj vendiĝas tre bone.

kolektikolektiĝi = iĝi kolektita, kuniĝi, esti kolektata (per si mem)

La pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.

La larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj. BV.77

ruliruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)

Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.

Ili rulis sian ĉaron.

La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron. FA4.185

La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. M.212

detrui = kaŭzi, ke io fariĝas malkonstruita aŭ finita → detruiĝi = fariĝi

detruita, esti detruata (per si mem)

La bombo detruis la domon.

Ĉiuj miaj planoj detruiĝis, kiam mi provis ilin en praktiko.

Legu pri la frazroloj ĉe IĜ-verboj el agaj radikoj en §30.9.

614

§38.2.18

Afiksoj

IĜ-verboj kaj pasivaj verboj

IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo (§29). La dife-

renco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ

ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago:

Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la

agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ

kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon en la

formo de de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.

Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la

infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi

frazo.

Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.

Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj

uzas la nomon aŭ ne.

Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj

legas tiun libron.

Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas

facile legebla.

Komenciĝi, finiĝi

En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi,

kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:

komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ

kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La

subjekto de komenci plej ofte estas persono:

La instruisto komencis la lecionon.

Li komencas instrui.

Komencis pluvi.

komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de

komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas

okazaĵo:

La leciono komenciĝis.

La koncerto komenciĝas.

Komenciĝos nova epoko.