priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la A-vorto:
• vere feliĉa
• ekstreme longa
• mirinde bela
• tre feliĉa
• tiel bela
• pli bela
• iom varma
• apenaŭ komprenebla
Sed se la priskribata A-vorto estas participo (§28), priskribanta E-vorto
aperas ĉu antaŭ ĝi, ĉu post ĝi:
• pekinta senintence FE.22
• multe drinkinta
O-vortaj frazpartoj
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta
frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Se ĝi havas rolvorteton, ĝi
staras normale post la A-vorto. Se ĝi havas N-finaĵon, ĝi staras normale
antaŭe:
• longa je dek metroj
• legebla sen helpo
• scivolema pri ĉio ajn
64
§7.2
Frazpartoj
• plena de akvo
• farita de mi
• legata de multaj homoj
• skribita per krajono
• mil metrojn alta
• kelkajn paŝojn distanca
Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton
de tiu ago (§12.2.2):
• e sprim anta grandan inteligentecon M.41
• di
r inta la veron FE.24
Komparaj esprimoj
Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol (§20.1).
Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:
• longa kiel serpento
• stulta kiel azeno
• feliĉa kiel infaneto
• longa kiel tiu ĉi ŝnuro
• sama kiel mi
• pli longa ol serpento
• pli stulta ol azeno
• pli feliĉa ol li
Subfrazo aŭ I-verbo
Por priskribi A-vorton oni ankaŭ povas uzi subfrazon (§33) kaj I-verbon
(§27.4). Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:
• Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR.93
• Ili estis aŭd
intaj, ke la reĝo venos viziti.
• Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. M.57
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vort-
eton (§14). La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:
• vere rapide
• tre rapide
• ekstreme tede
• pli rapide
§7.3
65
Frazpartoj
• tiel tede
• iom tede
O-vortaj frazpartoj
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta
frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale
post la E-vorto:
• rilate al tio
• rilate tion
• pere de li
• kaŭze de la akcidento
• fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton
de tiu ago (§12.2.2):
• subtenante la kruĉon FE.15
• elĵetante unu serpenton kaj unu ranon FE.21
• trovinte pomon FE.22
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la
E-vorto:
• je cent decibeloj laŭte
• cent decibelojn laŭte
Komparaj esprimoj
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol (§20.1).
Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
• longe kiel hieraŭ
• tede kiel en la lernejo
• same kiel mi
• pli longe ol hieraŭ
• pli tede ol mia instruisto
Subfrazo aŭ I-verbo
Por priskribi E-vortan participon oni ankaŭ povas uzi subfrazon (§33) kaj I-
verbon (§27.4). Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
• V
id ante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute
sola. FE.21
• Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanc
eliĝ ante, ĉu li devas
resti aŭ iri post la kuzino. M.49
• For
ge
s ante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. M.60
66
§7.3
Unu-nombro kaj multe-nombro
8. Unu-nombro kaj multe-nombro
8.1. Bazaj reguloj por nombro
Ĉe O-vortoj (§4) kaj A-vortoj (§5), kaj ĉe tabelvortoj je U kaj A (§13), oni
devas fari distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro
signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu
afero.
Gramatikan multe-nombron oni montras per la finaĵo J. Manko de J-finaĵo
montras unu-nombron:
Unu-nombro
Multe-nombro
(unu) tago
(pluraj) tagoj
(unu) granda domo
(tri) grandaj domoj
ilia granda domo
iliaj grandaj domoj
alia homo
aliaj homoj
la unua tago
la unuaj tagoj
iu
iuj
tiu homo
tiuj homoj
tia speco
tiaj specoj
La kato estas nigra.