Ordinara radiko
• ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia aŭ malŝata
nuanco)
Je unu ismo
Mi tutsincere kredas –
Je la abismo!
hajko de Daphne Lister
38.2.24. IST
IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN
(§38.2.4) kaj ISM (§38.2.23). Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri
kio okupiĝas la persono.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo
estas pli vasta:
• verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
• instrui → instruisto = persono, kiu profesie instruas
• kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
• dento → dentisto = kuracisto de dentoj
• arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
• lignaĵo → lignaĵisto = persono, kiu metie faras lignaĵojn
• biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
• ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
• komerco → komercisto = persono, kiu profesie komercadas
• Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn.
Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, fiŝbredisto aŭ
fiŝvendisto. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio
normale estas superflua.
Esperantisto tradicie kaj kutime estas ĉiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed
sufiĉe ofte oni renkontas la ideon, ke Esperantisto devus signifi nur “aktiva
ano de la Esperantomovado” aŭ simile. IST tamen nur montras, ke la per-
sono ofte okupiĝas pri la afero. Ne devas esti profesieca aŭ simila okupiĝo.
§38.2.24
625
Afiksoj
Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras Angl-
isto por “parolanto de la Angla”, sed Anglalingvano ( Anglisto signifas
“specialisto pri la Angla”).
IST kaj ISM
Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de
tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:
• alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo
• alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
• kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon
• kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
• Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
• Esperantismo = 1. penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de
lingvo neŭtrale homa 2. lingva apartaĵo de Esperanto
Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per “ist” aŭ “ism”, kaj kiuj ja
montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.:
turisto – turismo, faŝisto – faŝismo, ekzistencialisto – ekzistencialismo, rojal-
isto – rojalismo, nihilisto – nihilismo, feministo – feminismo. Tiuj vortoj ne
devenas de *turo*, *faŝo*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. En tiaj okazoj
“ist” kaj “ism” estas ekssufiksoj (§37.6). Iafoje oni provas elserĉi signifon
por la ŝajna radiko de tiaj ĉi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Tio
povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte nur re-
zultas superflua duoblaĵo de jam ekzistanta vorto, aŭ vorto praktike neuz-
ebla. Preskaŭ ĉiam estas plej saĝe lasi tiajn ŝajnkunmetaĵojn en paco.
IST = ISM-AN
Ofte IST signifas “subtenanto de la responda ismo”. Tiam IST = ISM-AN:
• Marksisto = Marksismano, subtenanto de Marksismo
• oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo
• komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo
Rimarku, ke IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al
kapitalismano.
IST kaj AN
AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe.
Oni kutimas uzi tiun el la du sufiksoj, kiu donas la plej internacian formon.
Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj
Krististo kaj Kristismo preskaŭ neniam aperas. Ili estas same logikaj, sed
malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la pre-
fero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni uzas ankaŭ
Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas ansta-
taŭe Budao, Budaisto kaj Budaismo.) Anstataŭ Esperantisto oni same logike
626
§38.2.24
Afiksoj
povus diri Esperantano. Sed en la praktiko nur Esperantisto estas uzata.
(Laŭ PIV la vorto Esperantano signifas “aprobanto de Esperanto”.)
Nevivaĵoj
IST ankaŭ estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva
afero: krozi → krozisto = “milita krozoŝipo”. Sed pro la konfuzorisko tiaj
vortoj estas praktike apenaŭ uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia
figura maniero (§38.2.30).
Ne ĉiuj istoj havas IST-sufikson
Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si
mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo,
diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.
Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed
en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton
por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: