Выбрать главу

kirurgiokirurgiisto = kirurgo

astronomioastronomiisto = astronomo

ekologioekologiisto = ekologo

diplomatiodiplomatiisto = diplomato

gimnastikogimnastikisto = gimnasto

Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne

povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. FE.32

38.2.25. NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun ĈJ (§38.2.6) kaj

ET (§38.2.15). Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime

oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

MarioManjo FE.38 aŭ Marinjo FE.38

KlaroKlanjo FE.38

SofioSonjo FE.38 aŭ Sofinjo FE.38

PatrinoPanjo

OnklinoOnjo

FratinoFranjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen

povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuz-

inoKuzinjo M.47, knabinoKnabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan

IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: KlaroKlarinoKlarinjo.

§38.2.25

627

Afiksoj

38.2.26. OBL

OBL = “multipliko”. Komparu kun ON (§38.2.27) kaj OP (§38.2.28). OBL

estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras

antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

duduobla = multiplikita per du

duduoble = multiplikite per du

duduoblo = kvanto duobla

dekdekobla = multiplikita per dek

dekdekoble = multiplikite per dek

dekdekoblo = kvanto dekobla

cent dek ducent-dek-du-obla = multiplikita per 112

cent dek ducent-dek-du-oble = multiplikite per 112

cent dek ducent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla

multemultobla = multiplikita per multe (per alta nombro)

multemultoble = multiplikite per multe

multemultoblo = kvanto multobla

3,14 (tri komo unu kvar)3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = mult-

iplikite per 3,14

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis

duoblan pagon, t.e. dek frankojn. FE.14

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2.105

Kvinoble sep estas tridek kvin. FE.14

Cent estas la dekoblo de dek.

Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona

vetkuristo. FA1.126 Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkuristo

per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.

Kiomoble tri estas dek kvar? = Per kiom oni devas multipliki tri por

ricevi dek kvar?

Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.

Plurpartaj aferoj

OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da

partoj:

duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj

duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu

duobla lito = lito por du personoj

duobla kaverno = kaverno duparta - ĉiu el la du partoj estas jam per si

mem kaverno

628

§38.2.26

Afiksoj

duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam

aspektas kiel (parta) sago (↔)

Skribomaniero

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi

dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la ori-

gina nombro (§23.1.1):

dek dudekduoblodek-duoblo

dudekdudekoblo

tricent tridektricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla

du mil dudekdumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble

0,123 (nul komo unu du tri)nul-komo-unu-du-tri-oble

La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON (§38.2.27) kaj OP

(§38.2.28).

OBL kaj FOJ

Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni

havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. OV.102

= ...irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo

= “aparta okazo”. Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du

malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.

Ordinara radiko

oble = multiplikite per (§23.7)

obligi = multipliki

38.2.27. ON

ON = “divido”. Komparu kun OBL (§38.2.26) kaj OP (§38.2.28). ON estas

uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ

ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:

duduono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½

duduona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

duduone = grande kiel duono, estante duono (de io)

dekdekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

dekdekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

dekdekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

dek tridektrionodek-triono = 1/13