pri personoj:
• mamo → mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
634
§38.2.30
Afiksoj
• rampi → rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)
• araneo → araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ek-
zemplo
• branko → brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj
Nevivaĵoj
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni
volas prezenti kvazaŭ personojn:
• neĝon boras → neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, gal-
anto
• nubojn skrapas → nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas
la nubojn
• tri mastoj → trimastulo = ŝipo kun tri mastoj
• peza kargo → pezkargulo = ŝipo por peza kargo
Ankaŭ IST (§38.2.24) estas iafoje uzata en simila maniero.
Ne trouzu UL
Ĉe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone
UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. O-participo per si mem
montras personon (§28.3), kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne
diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kur-
into, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam fariĝis tiel
kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)
Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto,
tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed sig-
nifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas
simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu ”persono kiu similas al
mortinto, persono kiu estas kvazaŭ mortinta”. Konatulo principe estu “per-
sono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “per-
sono konata de iu”. Instruitulo OV.32 estas “homo karakterizata de sia instruit-
eco” = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas
tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo
estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.
Ordinara radiko
• ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malŝateta, familiara
aŭ ŝerca nuanco)
Ĉu UL estas neŭtra aŭ vira?
Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”.
Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono estas aŭ virino aŭ viro sendistinge.
Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL
estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = “saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj”,
junulargastejo = “gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj”, malrapiduloj
§38.2.30
635
Afiksoj
= “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike sig-
nifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo.
Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino.
La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke
neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas
ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia
kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara
esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en
klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL
estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos
solvi.
Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID
kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe
tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam
eble ne ĉiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
38.2.31. UM
La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj
havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas
aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Agi per io
Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ
UM”:
• folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase
iom legi
• palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
• okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
• brako → brakumi = ĉirkaŭbraki
Provizi per io
Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ
UM”:
• aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
• suno → sunumi = elmeti al la sunradioj
• sukero → sukerumi = kovri per sukero
• sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)
Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teknikan sufikson IZ (§39.1.21).
Ekzekutado
Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:
• kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
636
§38.2.31
Afiksoj
• pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
• ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
• gaso → gasumi = mortigi per venena gaso
• dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan
grupon (komparu kun dekuma)
• kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn
Vestaĵparto
Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras
antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:
• kolo → kolumo FE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
• mano → manumo FE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko
• plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo