La katoj estas nigraj.
Ĝi estas granda, sed bela. Ili estas grandaj, sed belaj.
Vi estas bela.
Vi estas belaj.
Ĉiu miris pri tio.
Ĉiuj miris pri tio.
Kia estis la respondo?
Kiaj estis la respondoj?
Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn,
tiujn, neniajn.
Iaspecan multe-nombrecon esprimas ankaŭ la sufikso AR (§38.2.5).
8.2. Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro
8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj
Radiko (§37.1) povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:
• okula = rilata al okulo aŭ okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian
nombron.
• okule = rilate al okulo aŭ okuloj
• okulkavo = kavo de okulo
• okulkuracisto = kuracisto de okuloj
• kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn,
• samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
§8.2.1
67
Unu-nombro kaj multe-nombro
• marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
• libroverkado = verkado de libro aŭ libroj
Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras:
*okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile,
sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja
klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj,
haveno por ŝipoj, forigi harojn.
J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj (§25.3).
Grupaj radikoj (§8.2.2) kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da
soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed
ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:
• familia = rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al
pluraj aroj da parencoj)
• armea = rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al
pluraj aroj da soldatoj)
8.2.2. Nombro ĉe O-vortoj
Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti
nombrataj. Povas esti unu aŭ pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino,
ĉevalo, vintro, metro, iro, preno.
Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finaĵon J: tabloj, domoj, knabinoj,
ĉevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.
Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du
domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.
Se oni anstataŭigas O-finaĵon per apostrofo (§10), la unu-nombreco restas:
okul’ = okulo (neniam okuloj).
Nenombreblaj O-vortoj
Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aŭ substancecaj aferoj, kiuj
ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aŭ pluraj, sed pri pli aŭ
malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.
Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro
kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj
specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:
• metalo → metaloj = pluraj specoj de metalo
• muziko → muzikoj = pluraj specoj de muziko
• Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj. Rt.31 Temas pri pluraj specoj
de dolĉa vino.
• Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj
reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.
68
§8.2.2
Unu-nombro kaj multe-nombro
Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj
unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu
sitelo da sablo, tri horoj da muziko.
Iuj vortoj por manĝeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuaĵon, povas
tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuiraĵo, ekz. fiŝo,
kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du aŭ pli da fiŝoj aŭ kolbasoj, sed
ankaŭ eblas diri ekz.: Tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo/kolbaso. (Ne gravas,
ĉu estas unu aŭ pluraj fiŝoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaŭ certe
estas pli ol unu, oni ja uzu J-finaĵon: Tofuo° estas manĝaĵo farita el sojfaboj.
(Apenaŭ povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fiŝ-
aĵo/kolbasaĵo. Tofuo° estas sojfabaĵo. Kiam oni mencias la nombron, oni
ĉiuokaze devas uzi J-finaĵon, se estas pli ol unu: Li manĝis du fiŝojn. Ŝi
povis manĝi nur du fabojn.
Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita: §38.2.3.
Grupaj O-vortoj
Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio kon-
sistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj),
klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj
aliaj. Kun J-finaĵo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj
grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.
Agoj
O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finaĵo unu okazon de tia ago.
Kun J-finaĵo ĝi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon
aŭ ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD (§38.2.2). AD +
simpla O-finaĵo montras unufojan agadon aŭ ripetadon. AD + OJ estas pluraj
apartaj longaj agadoj, aŭ pluraj ripetadoj:
• krio = unu laŭta voko
• krioj = pluraj laŭtaj vokoj