ina lingvo aŭ patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaŭ kiel ĝene-
ralan esprimon por denaska lingvo, ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de
ambaŭ gepatroj.)
Ordinara radiko
• gea = rilata al ambaŭ seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.
38.3.7. MAL
MAL = “la rekte kontraŭa ideo”. MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj
ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kon-
traŭo.
644
§38.3.7
Afiksoj
Ecaj vortoj
MAL estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita, aŭ grada signifo:
• bona → malbona
• granda → malgranda
• feliĉa → malfeliĉa
• proksima → malproksima
• riĉa → malriĉa
• agrabla → malagrabla
• sana → malsana
• frua → malfrua
• laborema → mallaborema
• moralo → morala → malmorala = kontraŭa al la moralo
• graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
• pli → malpli
• plej → malplej
• tro → maltro
Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu
akcenton je la antaŭlasta vokalo (§2.1): málpli, málplej, máltro. Legu pli pri
la elparolado de MAL-vortoj en §2.2.
Abstraktaj vortoj
MAL estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:
• fermi → malfermi
• helpi → malhelpi
• ami → malami
• ŝlosi → malŝlosi
• laŭdi → mallaŭdi
• sukcesi → malsukcesi
• ŝtopi → malŝtopi
• aliĝi → malaliĝi
• kodo → kodi → malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan
formon
• antaŭ → malantaŭ
• supre → malsupre
• dekstro → maldekstro
• antaŭo → malantaŭo
§38.3.7
645
Afiksoj
• antaŭen → malantaŭen
• simetrio → malsimetrio
• konkordo → malkonkordo
• ordo → malordo
Konkretaj vortoj
MAL estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas
rekta kontraŭo:
• amiko → malamiko
• lumo → mallumo
Diferenco inter MAL kaj ne
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de
io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas
uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco.
MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
• laŭdi = diri, kiel bona io estas
• ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
• mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
• ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
• utila = tia, ke ĝi kreas bonon aŭ profiton
• neutila = tia, ke ĝi ne kreas bonon aŭ profiton
• malutila = tia, ke ĝi kreas malbonon aŭ malprofiton
• ne malutila = tia, ke ĝi ne kreas malbonon aŭ malprofiton
• afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj
• neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj
• malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
• ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
• sukcesa = tia, ke ĝi donas kontentigan, bonan rezulton
• ne sukcesa = tia, ke ĝi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton
(≈ sensukcesa)
• malsukcesa = tia, ke ĝi donas malkontentigan, malbonan rezulton
• ne malsukcesa = tia, ke ĝi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton
• amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
• neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek
amon/simpation, nek malamon/malsimpation
• malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon
Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne (§38.4.3).
646
§38.3.7
Afiksoj
Ĉe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL
esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ĝi normale
devus okazi:
• dormi → maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni de-
cidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego
maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio
alia ĝi estas. FA1.10
• havi → malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi
Evitado de MAL
Ĉe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike
tio bone eblus. Oni ekz. malofte aŭdas vortojn kiel malgiganta, malenvii,
malŝuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaŭ malkutimaj vortoj povas esti de-
zirataj, se oni volas ĝuste malkutime esprimi sin.
Kaj kiam en la malmaten’
La suno malaŭroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldeĵoras
fragmento el Insulo de Fetiĉuloj de William Auld