Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj
argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN
estas ĉiam komprenata.
Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej
bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la
fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece
por la signifo “ĝisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu
estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian
rimedon.
Pri
En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en
ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke ĝi temas pri amo”, pri
nutro → prinutra = “tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o”.
-
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan
verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon.
Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
• Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta
verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni
silentas.
• Li pensis (ion) pri ŝi. → Li pripensis ŝin. Pensi estas objekta verbo, kies
objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pri-
pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-
komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj
pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn.
Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
• rabi → prirabi
Ili rabis monon de la homoj.
Ili prirabis la homojn (je/por mono).
• semi → prisemi
Mi semis tritikon sur la kampon.
Mi prisemis la kampon (per tritiko).
• ĵeti → priĵeti
Ŝi ĵetis ŝtonojn al li.
Ili priĵetis lin per ŝtonoj.
658
§38.4.2
Afiksoj
• konstrui → prikonstrui
Ni konstruos domojn sur la monto.
Ni prikonstruos la monton (per domoj).
• serĉi → priserĉi
Ili serĉis armilojn ĉe li.
Ili priserĉis lin (por armiloj).
• lumi → prilumi = “ĵeti sian lumon ien”
La luno lumis en la ĉambron.
La luno prilumis la ĉambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.
• pluvi → pripluvi
Pluvas sur la kampon.
La nuboj pripluvis la kampon.
Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis. Am.4
Dum pluvi estas sensubjekta verbo (§30.1), la verbo pripluvi bezonas
subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon,
kiu iel rilatas al la origina signifo:
• respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de
eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeci aŭ responsi)
• juĝi → prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io
• ĵuri → priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM (§38.2.31).
38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj
Krom rolvortetoj (§38.4.2) ankaŭ multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece
en diversaj manieroj. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.
Ĉi
La loka vorteto ĉi (§14.1.2) estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj
kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post
ĉi:
• en tiu ĉi jaro → ĉi-jare
• sur ĉi tiu flanko → ĉi-flanke
• post tio ĉi → ĉi-poste
• sub ĉi tio → ĉi-sube
Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne
uzu dividostrekon tie.
§38.4.3
659
Afiksoj
Legu pli detale pri kunmetaĵoj kun ĉi en §14.1.2.
Fi
La ekkria vorteto fi (§18.1) estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “mal-
ŝatinda, abomena”. Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan
kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:
• homo → fihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo
• ŝerco → fiŝerco = senhonta ŝerco
• domo → fidomo = domo, kie okazas abomenaj malŝatindaj aferoj
• gazeto → figazeto = abomena gazeto
• insekto → fiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto
• herbo → fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj
utilaj plantoj (oni uzas ankaŭ herbaĉo, sed la herbo mem ne estas mal-
bonkvalita, nur nedezirata)
• karesi → fikaresi = senhonte, malĉaste kaj trude karesi
• fama → fifama = fama pro malŝatindaj aferoj
Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ (§38.2.1) estas similaj. Fi estas pli subjektiva.