Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras mal-
taŭgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaŭ ol AĈ aperis en la
lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaŭ signifoj.
For
La loka kaj mova vorteto for (§14.1.3) estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj
vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj
estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj:
forŝiri ≈ deŝiri, forpreni ≈ depreni, fortranĉi ≈ detranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.
Kvazaŭ
Prefikseca kvazaŭ (§14.3.12) montras, ke io ne havas sian veran signifon,
sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazaŭedzo = “viro, kiu loĝas
kun virino kvazaŭ edzo” (= konkubo), kvazaŭhomo = “homsimila pupo”,
kvazaŭrimo = “rimo per similaj sonoj”. Komparu kun la neoficialaj sufiksoj
OID (§39.1.24) kaj ESK (§39.1.11).
Mem
Prefikseca mem (§14.3.13) havas du malsamajn signifojn: 1. “sen helpo de
alia”: memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble.
2. “al si mem, pri si mem, sin mem”: memestimo, memamo, memdefendo,
memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas “sin mem”, oni
povas ankaŭ uzi sin prefiksece.
660
§38.4.3
Afiksoj
Ne
Prefikseca ne (§21) montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): neĝent-
ila FE.16, nelonge FE.25, nefermita FE.33, nematura FE.36, nelerta FE.37, nekompren-
ebla FE.41, nelegeble FE.41, nekredebla FE.41, nejudo = “homo, kiu ne estas judo”,
ne-Kopenhagano FA1.128 = “persono, kiu ne loĝas en Kopenhago”, nelibroj
= “kategorio de varoj (en librovendejo k.s.), kiuj ne estas libroj (sed ek-
zemple diskoj)”. Komparu kun prefikseca sen (§38.4.2). Legu ankaŭ pri la
diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL en §38.3.7.
Sin
La pronomo si (§11.6) kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem
en la signifo “sin mem”: sinfido, sindefendo, singarda, sindona.
Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono, sed prefikseca
sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos
singarda. OV.550 = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.
Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:
• sin defendi → [ sin defendi]-(ago)-O → sindefendo = “la ago defendi sin
mem”
Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida,
sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto,
kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam
ŝanĝi al min, nin aŭ vin laŭ la senco:
• ŝia sindefendo → Ŝi defendas sin.
• ilia sindefendo → Ili defendas sin.
• mia sindefendo → Mi defendas min.
• nia sindefendo → Ni defendas nin.
• via sindefendo → Vi defendas vin.
En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj
(same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj (§37.4).
§38.4.3
661
Neoficialaj afiksoj
39. Neoficialaj afiksoj
Krom la oficialaj afiksoj (§38) ekzistas ankaŭ neoficialaj. La plej multaj el
ili estas specialaj afiksoj uzataj nur en faka lingvaĵo, en scienco, en tekniko
k.s. Iuj estas nuraj proponoj, kaj estas apenaŭ uzataj entute. Sed kelkaj
aperas eĉ en ordinara lingvaĵo.
Ofte estas malfacile juĝi, ĉu temas pri vera afikso, aŭ pri restaĵo de afikso en
alia lingvo, ekz. Latino aŭ la Greka. Tia ŝajna afikso nomiĝas eksafikso. La
ĉi-postaj klarigoj tamen provas laŭeble distingi. Tio, kio ĉiam nur estas ek-
safikso, ne estas klarigita ĉi tie. Ne aperas do ekz. radikofinoj kiel “aci”,
“ici”, “itat” kaj “ent”, aŭ radikokomencoj kiel “dia”, “epi” kaj “peri”, ĉar ili
neniam estas uzataj kiel veraj afiksoj en Esperanto. Se oni interesiĝas pri tiaj
radikopartoj, oni legu libron pri Latino aŭ la Greka. Sed ja aperas kelkaj
“duonafiksoj”, kiuj normale nur estas eksafiksoj, sed kiuj iafoje aperas
prove, eksperimente aŭ fuŝite en vera afiksa uzo.
Legu ankaŭ pri ŝajnaj IN-afiksoj en §38.2.20, kaj ŝajnaj ISM-sufiksoj kaj
IST-sufiksoj en §38.2.24.
Ĉu enkonduki novajn afiksojn?
Multaj Esperantistoj pensas, ke afiksoj estas la plej bona parto de Esperanto.
Tial ili volas krei pli da afiksoj. “Ju pli multaj afiksoj, des pli bona Esper-
anto.” La boneco de la Esperanta vortfarado tamen ne troviĝas en la afiksa
sistemo, sed ĝenerale en la eblo libere krei kunmetitajn vortojn. Tion oni
faras ne nur per afiksoj, sed ankaŭ per kunmetado de ordinaraj radikoj kaj
vortetoj.
Ordinarajn radikojn oni uzas en la vortfarado laŭ ĝeneralaj principoj, kiuj
estas tiel facilaj, ke plej multaj lernolibroj eĉ ne klarigas ilin. Oni lernas tian
vortfaradon precipe el praktikaj ekzemploj.
La afiksojn oni devas tamen aparte lerni. Por ĉiu (vera) afikso oni devas ek-
scii, kiel uzi ĝin. Tial la lernolibroj ilin zorge klarigas.
La oficialaj afiksoj funkcias bonege kaj estas tre utilaj en Esperanto, ĉar ĉiuj
jam kiel komencantoj lernas ilin. Novaj afiksoj tamen ne estas troveblaj en
la lernolibroj, kaj oni apenaŭ havas okazon ekscii, kiel uzi ilin.