Novaj ordinaraj radikoj facile eniras en la lingvon, ĉar por ili ne validas
specialaj reguloj, sed novaj afiksoj malofte sukcesas hejmiĝi en Esperanto.
Se oni sentas, ke necesas nova radiko, oni do prefere enkonduku ĝin ne kiel
afikson, sed kiel ordinaran radikon, kiun ĉiuj povas facile uzi laŭ la bazaj
vortfaraj principoj.
Iuj novaj afiksoj renkontas problemojn, ĉar ili kolizias kun jam ekzistantaj
vortoj. Tiaj novaĵoj estas normale tre evitindaj.
La ĉi-antaŭaj avertoj tamen ne signifas, ke oni malpermesu ĉiajn ajn novajn
afiksojn. Se nova afikso vere estas bezonata, kaj funkcias bone, tiam ĝi ja
povas esti akceptata. Multaj neoficialaj fakaj afiksoj funkcias tute bone, kaj
oni uzu ilin libere sur iliaj apartaj uzokampoj.
§39
663
Neoficialaj afiksoj
39.1. Neoficialaj sufiksoj
39.1.1. AB°
“Fiksita instalaĵo”. Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki →
*trinkabo* = “trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo”, ellasi → *ellasabo* = “neces-
eja seĝo”. (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = “lavpelvo fiksita al
muro”.) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trink-
ilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ
lavabo sufiĉas ofte lavujo.)
39.1.2. AC
Ekssufikso en multaj nomoj de plantfamilioj: kompozitacoj, labiacoj,
kruciferacoj.
Vera sufikso
“Plantfamilio”. Uzata en botaniko post la tipa membro de la familio: rozo →
rozacoj = “la familio de rozosimilaj floroj”, ulmo → ulmacoj = “la familio
de ulmosimilaj arboj”. Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreg-
uloj. Komparu kun AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9)
kaj OID (§39.1.24).
39.1.3. AL
Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala,
originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.
Vera sufikso
1. “Plantordo”. Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo
→ rozaloj = “la ordo de rozosimilaj plantoj”, poligono → poligonaloj, ork-
ido → orkidaloj. Oni uzu AL nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj.
Komparu kun AC (§39.1.2), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj
OID (§39.1.24).
2. “Osto”. Evitinda anatomia sufikso: nazo → *nazalo*, femuro →
*femuralo*. Uzu OST anstataŭe: nazosto, femurosto k.t.p.
3. “Rilata, apartena”. Oni proponis uzi AL por krei el ecaj radikoj A-vortojn
kun rilata signifo: varmo → *varmala* = “rilata al varmo, temanta pri
varmo” ( varma = “kun multe da varmo”); sano → *sanala* = “rilata al
sano, apartena al sano” ( sana = “havanta sanon”). Tiu propono neniam re-
aliĝis en la lingvo. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortaĵoj: pri varmo,
de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetaĵojn kun pri, rilata aŭ simile:
privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.
39.1.4. ANC
Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco,
ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras
664
§39.1.4
Neoficialaj afiksoj
fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, per-
meanco.
Vera sufikso
“Fizika grando”. Oni provis en scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari
vortojn por fizikaj grandoj: ŝargo → ŝarganco, indukto → induktanco, vario
→ varianco. Preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas rigardeblaj kiel nekunmetitaj.
ANC ĉiuokaze estas pure faka sufikso.
39.1.5. ARI°
Proponita matematika sufikso por nombrosistemoj: du → *duaria*
= “duuma”, dek → *dekaria* = “dekuma”. ARI ne estas praktike uzata. Oni
uzu UM (§38.2.31) en tiaj vortoj.
39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)
Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aŭ agantoj: inkubatoro, radiatoro,
generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.
Vera sufikso
“Aparato”. Iafoje uzata anstataŭ IL (§38.2.19), kiam temas pri komplikita
aparato aŭtomate funkcianta: pumpi → *pumpatoro* = “aŭtomata pumpilo”,
kalkuli → *kalkulatoro*, raboti → *rabotatoro*. Oni eĉ proponis la vari-
anton *ADOR*° por ne-aŭtomataj konstrumaŝinoj: *asfaltadoro*, *el-
kavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diaĵon”).
Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, maŝino kaj aŭtomato, aŭ
simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn maŝ-
inojn: pumpmaŝino, aŭtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulaŭtomato,
rabotmaŝino, asfalt(ad)maŝino, elkavigmaŝino (aŭ simple fosmaŝino).
-
39.1.7. E
1. “Plantotribo” (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa
membro de la tribo: asklepiado → asklepiadeoj = “la tribo de
asklepiadosimilaj plantoj”. Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj
nomreguloj. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), ED (§39.1.8), EN