(§39.1.9) kaj OID (§39.1.24).
2. “Koloro”. Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el
radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo → *rozea* = “rozkolora, roze
ruĝa”, neĝo → *neĝea* = “neĝkolora, neĝe blanka”, polvo → *polvea*
= “polvokolora, polvogriza”. Oni uzu kunmetaĵojn kun la radiko KOLOR
( rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj ( rozoruĝa,
neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn ( roze ruĝa, blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso
EC (§38.2.8) povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj
ne nepre montras koloran similecon.
§39.1.7
665
Neoficialaj afiksoj
39.1.8. ED
“Bestofamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo
→ cervedoj = “la familio de cervosimilaj bestoj”, mustelo → musteledoj.
Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la
Latina sufikso “idae”. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E
(§39.1.7), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.24).
39.1.9. EN
“Besta subfamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio:
lutro → lutrenoj = “la subfamilio de lutrosimilaj bestoj”, mustelo →
mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN re-
spondas al la Latina sufikso “inae”. Komparu kun AC (§39.1.2), AL
(§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj OID (§39.1.24).
39.1.10. ENZ°
“Substanco, kiu servas por ago”. Eksperimente uzata, precipe en kemio,
anstataŭ IL (§38.2.19), kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco:
solvi → solvenzo = “solvantaĵo”, stabiligi → stabiligenzo = “stabiliga sub-
stanco”, dolĉigi → dolĉigenzo = “dolĉigaĵo”. En faka lingvaĵo ENZ eble
povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT) AĴ, aŭ diversajn kunmetaĵojn
-
kaj plurvortaĵojn.
39.1.11. ESK
Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo “simila”: groteska, fluoreski,
lumineski.
Vera sufikso
“Simila sed ne vera, maniera, stila”. Iafoje uzata anstataŭ EC (§38.2.8): Jap-
ana → Japaneska = “simila al Japana stilo, ŝajne Japana”, vira → vireska
= “virosimila”, blua → blueska = “blueta, neklare blua, blusimila”. ESK
estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni
ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun ŜAJN aŭ SIMIL (§38.4.1): ŝajnblua,
Japansimila k.s.
39.1.12. I
Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo “i” estas
senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.
Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finiĝas per “...io”: geografio,
biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio. Por tiaj
vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen “i” por la responda fakulo: ge-
ografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu,
ke la radiko sen “i” iafoje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo,
sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni
ankaŭ povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologi-
isto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla
duobla “i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.
666
§39.1.12
Neoficialaj afiksoj
I estas ankaŭ ekssufikso en multaj landonomoj: Aŭstralio, Ĝibutio, Haitio,
Sirio.
Vera sufikso
1. “Lando” (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ
en landonomoj (§35.4):
• Francoj → Francio = Francujo
• Japanoj → Japanio = Japanujo
La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam ĝi estis malrekomendata de la
Akademio de Esperanto, sed ne plu ( Aktoj de la Akademio II, p. 14). Ĝi eĉ
estas uzata (paralele kun UJ) en la Akademia Listo de Rekomendataj
Landnomoj.
2. “Lando” (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj
por eviti plursignifajn geografiajn nomojn:
• Meksiko (lando, federacia ŝtato, urbo) → Meksikio LR.15 (nur lando)
• Kebeko (provinco, urbo) → Kebekio (nur provinco)
• Senegalo (lando, rivero) → Senegalio (nur lando)
• Luksemburgo (lando kaj urbo) → Luksemburgio (nur lando)
• Brandenburgo (Germana federacia lando kaj urbo) → Brandenburgio
(nur federacia lando)
• Romo (urbo) → Romio (la Roma regno, la Roma imperio)
En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun ĉi metodon kaj lasas la
plursignifecon, ekz.: Malto (lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo),
Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj
rivero), Kenjo (lando kaj monto), Sanmarino (lando kaj urbo).
La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj ĉi
nomoj ( Aktoj de la Akademio III, p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj
paralelaj nomoj (kun “i” por lando – sen “i” por urbo, rivero aŭ simile), oni
ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de
radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando); Tunizo (urbo),
Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas