ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio,
Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu
okazo temas pri du malsamaj landoj: Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj
Ĉado), Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la inter-
nacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), Brazilio aŭ Braziljo (urbo). Se
oni uzas tiajn ĉi “i” nur laŭ la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas
problemojn.
Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun
urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo
Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la pro-
vinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo,
§39.1.12
667
Neoficialaj afiksoj
Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo,
la urbo Brandenburgo, la Roma regno Rt.130 k.t.p.
39.1.13. IĈ°
“Virbesto, viro, masklo”. Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran
sekson. IĈ estas nun (en la jaro 2016) la plej populara propono de tia su-
fikso, sed ĝi tute ne estas ĝenerale uzata, kaj multaj ne konas ĝin: bovo →
*boviĉo* = “virbovo”, kato → *katiĉo* = “virkato”, kuracisto →
*kuracistiĉo* = “vira kuracisto”. IĈ parencas al la sufikso ĈJ (§38.2.6),
same kiel IN parencas al la sufikso NJ (§38.2.25). Normale oni uzas vira aŭ
prefiksecan VIR (§38.4.1).
Iuj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al
sekse neŭtra: patro (neŭtra) → *patriĉo* = “patro”, knabo (neŭtra) →
*knabiĉo* = “knabo”, viro (neŭtra) → *viriĉo* = “viro”. Tiel drastaj signifo-
ŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus vera reformo de la
lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Por esti konsekvenca oni devus tiam
neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: damo (neŭtra) → *damino*, *damiĉo*; nimfo
(neŭtra) → *nimfino*, *nimfiĉo*; putino (neŭtra!) → *putinino*,
*putiniĉo*.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
39.1.14. IF°
Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi.
Vera sufikso
“Igi io”. Proponita sed apenaŭ uzata teknika sufikso por tiaj okazoj, kiam
oni volas esprimi “igi io” kaj ne “igi ia”: *varmifi* = “igi varmo, ŝanĝi ian
energiformon en varmon” ( varmigi = “igi varma, doni la econ varmo al io”),
*acidifi* = “igi acido, ŝanĝi substancon tiel, ke ĝi fariĝas acido” ( acidigi
= “igi acida, doni acidecon al io”). Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per
pluraj vortoj: igi varmo, ŝanĝi en acidon k.s. Rimarku, ke IG (§38.2.17) en
multaj okazoj signifas “igi io”: edzinigi, polvigi.
39.1.15. IK
Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: for-
miko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj,
artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko,
heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, teĥniko k.a.
Vera sufikso
“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje
ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: ĝardenisto →
ĝardenistiko, gimnasto → gimnastiko, ĵurnalisto → ĵurnalistiko, lingvisto →
668
§39.1.15
Neoficialaj afiksoj
lingvistiko, stilisto → stilistiko, poeto → poetiko, retoro → retoriko. Alifoje
IK aperas post la temo de la fako: elektrono → elektroniko, metodo →
metodiko, metro → metriko, simbolo → simboliko, stokasta → stokastiko.
Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.
Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje eĉ insistas, ke ĝi
devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo
de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kieclass="underline" ĝardeno → ĝardeniko
= “ĝardenistiko”, ĵurnalo → ĵurnaliko = “ĵurnalistiko”, lingvo → lingviko
= “lingvistiko”, sono → soniko = “fonetiko”, sistemo → sistemiko
= “sistematiko”. Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda
internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finiĝas per “ologi”, oni ofte
preferas la samsignifan sufikson OLOGI (§39.1.27).
Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia
maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar multaj jam ekzistantaj vortoj