Vera sufikso
1. “Kovri, provizi”. Uzata precipe en teknika lingvaĵo: ŝtono → ŝtonizi
= “kovri per ŝtonoj (ekz. vojon)”, kupro → kuprizi = “kovri per tavolo de
kupro”, gluo → gluizi = “provizi per tavolo de gluo”, elektro → elektrizi
= “provizi/funkciigi per elektro”. En multaj okazoj la simpla sensufiksa
verbo jam havas tian ĉi signifon, ekz. kupri = kuprizi. Se la simpla verbo
havas alian signifon, oni ofte povas uzi la sufikson UM (§38.2.31), ekz. glu-
umi ( glui = “fiksi per gluo”). Iafoje IG (§38.2.17) estas taŭga: hipnoto
= “speco de dormosimila mensostato” → hipnotizi aŭ pli bone hipnotigi
= “meti en hipnoton”. La formon hipnotizi oni pli ĝuste rigardu kiel nekun-
metitan. En teknika lingvaĵo IZ eble povas esti utila, sed ordinare oni ĝin
evitu.
2. “Uzi metodon” (post nomo). Kelkfoje uzata por metodo elpensita de fama
persono: Pasteŭro → pasteŭrizi = “parte sterilizi trinkaĵon per metodo
inventita de Pasteŭro”, Makadamo → makadamizi. Simpla sensufiksa verbo
estas pli bona: pasteŭri, makadami. Plej multaj tiaj IZ-vortoj ankaŭ povas
esti rigardataj kiel nekunmetitaj.
39.1.22. NOMIAL
Matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus
aŭ minus: dunomialo = “duterma esprimo, dutermo, binomo”, trinomialo
= “triterma esprimo, tritermo”, plurnomialo = “plurterma esprimo, plur-
termo”. Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun la vorto termo: dutermo, plur-
termo.
39.1.23. OFON°
“Lingvano”. Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton
por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto → *Esperantofono* = “Esperantisto,
Esperantolingvano”, → *Esperantofona* = “Esperantlingva”. Oni uzu kun-
metaĵojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por “parolanto de Esperanto”
la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize “persono,
kiu scias kaj uzas Esperanton”.
§39.1.23
671
Neoficialaj afiksoj
39.1.24. OID (kaj OJD°)
Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo “similaĵo” aŭ “simila”:
asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.
Vera sufikso
1. “Similformaĵo, similaĵo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo → rimoido
= “preskaŭrimo”, sufikso → sufiksoido = “ordinara radiko, kiu tamen estas
rigardata kiel sufikso”. En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj
estas OID-vortoj: elipso → elipsoido = “surfaco kun tia formo, ke ebena
sekco de ĝi estas elipso”, ciklo → cikloido = “kurbo farita de punkto sur la
cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (ruliĝas) sur rekto”. Plej multaj tiaj ĉi
OID-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
2. “Subfamilio” (post plantonomo), “grupo, genro k.s. de similaj bestoj”
(post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio aŭ grupo:
asfodelo → asfodeloidoj = “la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj”,
asterio → asterioidoj = “klaso de asterisimilaj bestoj”. Oni uzu OID por
subfamilio nur laŭ la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. Komp-
aru kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj EN
(§39.1.9).
Oni proponis la formon OJD° anstataŭ OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel
veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala
sufikso ID (§38.2.16), sed OJD estas nur maloftege uzata.
39.1.25. OL
Muzika sufikso uzata ĉe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj
subdividoj: du → duolo = “du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj”, tri
→ triolo = “tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj”, kvar → kvarolo
= “kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aŭ ses samspecaj”. Oni povus rigardi
kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas
senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn
kunmetaĵojn: sesolo, sepolo, naŭolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun
T (§39.1.31) kaj TET (§39.1.32).
39.1.26. OLOG
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo,
antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko
finiĝanta per “ologi” por la fako (vidu OLOGI, §39.1.27). Anstataŭ la
“olog”-vortoj oni povas uzi la respondan “ologi”-vorton plus la sufikson IST
(§38.2.24): psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj,
kaj pro la malagrablaj duoblaj “i”, oni normale preferas la “olog”-vortojn.
Vera sufikso
“Fakulo, specialisto”. Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj:
kancero → kancerologo = “kancerspecialisto, onkologo”, birdo →
birdologo = “birdospecialisto, ornitologo”, Esperanto → Esperantologo
672
§39.1.26
Neoficialaj afiksoj
= “persono, kiu science studas Esperanton”. Oni uzas OLOG preskaŭ nur
kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per “olog”, alie oni pre-
feras IST (§38.2.24) aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ IK (§39.1.15).
39.1.27. OLOGI
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio,
antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas
paralela radiko finiĝanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG, §39.1.26).