Выбрать главу

Vera sufikso

“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj:

kancerokancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdobirdologio

= “birdostudado, ornitologio”, EsperantoEsperantologio = “scienca

esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas re-

sponda internacia vorto, kiu finiĝas per “ologi”. Se la internacia vorto fin-

iĝas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK (§39.1.15).

39.1.28. OMETR°

Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia

ol “o”): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.

Vera sufikso

“Mezurilo”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto*altometro*, pluvo

*pluvometro*, butero*buterometro*. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun

mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo):

altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.

39.1.29. OTEK°

Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, dis-

koteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas ne-

kunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas

“librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion”, kiu signifas “libro”.

Vera sufikso

“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro

*libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo

*filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj

estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la

risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj

kaj libroj”).

39.1.30. OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo,

mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj,

kie la origina signifo estis “plena, hava, riĉa” aŭ simile: furioza, grandioza,

celulozo, mukozo.

§39.1.30

673

Neoficialaj afiksoj

Vera sufikso

1. “Malsano, difekto, perturbo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso

virusozo = “virusmalsano”, fungofungozo = “parazita malsano kaŭzita de

fungoj, mikozo”. Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed

ofte la internacia vorto ankaŭ povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo:

nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda inter-

nacia vorto, estas preferinde uzi kunmetaĵojn kun “malsano”: virusmalsano,

fungomalsano k.t.p.

2. “Plena, hava, riĉa”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo*sabloza*

= “riĉa je sablo”, poro*poroza*, suko*sukoza*, suno*sunoza*.

Oni uzu kunmetaĵojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ (§38.4.1) aŭ simplajn A-

vortojn sen sufikso: sabloriĉa, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka, suna.

39.1.31. T

“Muzika intervalo”. Uzata ĉe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj

intervaloj: duduto = “sekundo”, tritrito = “tercio”, kvarkvarto,

kvinkvinto, sessesto = “seksto”, sepsepto = “septimo”, okokto

= “oktavo”, naŭnaŭto = “naŭno” k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por

ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, de-

kunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL (§39.1.25) kaj TET

(§39.1.32).

39.1.32. TET

“Muzikaĵo por grupo kun certa nombro de muzikistoj”. Proponita por uzo ĉe

nombraj vortetoj: duduteto = “muzikaĵo por duopo”, tritriteto, kvar

kvarteto, kvinkvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj)

vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto (6), sept-

eto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto

farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per

TET, estas iafoje uzataj ankaŭ por grupo el tiom da muzikistoj. Estas prefer-

inde uzi la sufiksojn OP (§38.2.28) kaj AĴ (§38.2.3): duopo, triopo, kvaropo

k.t.p. por grupoj; duopaĵo, triopaĵo, kvaropaĵo k.t.p. por muzikaĵoj. Komp-

aru kun OL (§39.1.25) kaj T (§39.1.31).

39.1.33. UK°

“Kastrita virbesto”. Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo

*bovuko* = “kastrita bovo”, virkato*virkatuko*. Eventuale oni povus uzi

UK ankaŭ por “bestino kies generpovo estas (intence) forigita”: ĉevalino

*ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS (§38.3.5): eksvirkato, ek-

skoko, eksĉevalino.

39.2. Neoficialaj prefiksoj

39.2.1. AFRO°

Prefiksa mallongigo de Afriko apenaŭ uzata praktike: *afromodo* = “modo