39.2.24. SEMI (kaj HEMI)
“Duona”. SEMI estas sufiĉe ofte uzata anstataŭ DUON, kiam ekzistas re-
sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per “semi”: nomado → *seminom-
ado*, vokalo → *semivokalo*, cirklo → *semicirklo*. SEMI estas super-
flua. Oni uzu kunmetaĵojn kun DUON.
Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI
estas tamen eksprefikso kun la signifo “duona” en kelkaj vortoj:
hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.
39.2.25. STIF°
Apenaŭ uzata prefikso proponita por uzo anstataŭ prefikseca DUON aŭ pre-
fikseca VIC en iaj parencvortoj (§38.4.1).
39.2.26. TELE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “longdistanca”: telefono,
telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.
Vera prefikso
“Longdistance (per ia tekniko), per longdistanca komunikilo”. Tre ofte uzata
kiel vera prefikso: vidi → televidi = “vidi per televizio”, komuniki →
telekomuniki = “komuniki longdistance per ia tekniko”, objektivo →
teleobjektivo = “fotografa objektivo por longa distanco”, regilo → teleregilo
= “ilo por regi aparaton de distanco”, tajpilo → teletajpilo = “telegrafia tajp-
ilo”, kopii → telekopii, aĉeti → teleaĉeti, lerni → telelerni. TELE estas tre
bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ĝin.
39.2.27. TERMO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “varmo” (la fina O iafoje
mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.
Vera prefikso
“Varmo”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia
vorto, kiu komenciĝas per “termo”: botelo → *termobotelo* = “termoso”,
fonto → *termofonto* = “fonto de varma mineralakvo”, banejo →
*termobanejo* = “banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo”. Atentu
pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetaĵojn
kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.
§39.2.27
681
Neoficialaj afiksoj
39.2.28. ULTRA
“Ekstrema, eksternormala”. Teknika prefikso uzata, kiam ekzistas responda
internacia vorto, kiu komenciĝas per “ultra”: sono → ultrasono = “sono tiel
altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, viol(kolor)a → ultraviol(kolor) a
-
-
= “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, centrifug-
ilo → ultracentrifugilo = “ekstreme efika centrifugilo”, konservativa →
ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aŭ ekstrema: transviol(kolor) o,
-
transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun
INFRA (§39.2.11).
39.2.29. VIDEO°
“Tekniko de elektronika registrado, konservado, prilaborado kaj reprodukt-
ado de moviĝantaj bildoj”. Teknika prefikso: tekniko → videotekniko, disko
→ videodisko, filmo → videofilmo.
Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa,
videilo, vide(o)tekniko, vide(o)disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo,
-
-
-
-
vide(o)kamerao = “kamerao, kiu registras moviĝantajn bildojn elektronike”.
-
La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas
pri la prefikso VIDEO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas
forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID anstataŭe, sed VID ne
vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz.
*vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, ĉar ĉiuj specoj de kameraoj estas
“vidaj”. Komparu kun AŬDIO° (§39.2.4).
39.3. Internaciaj afiksoj
Prefiksoj de mezurunuoj
Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la
SI-sistemo, “Sistemo Internacia de Unuoj”, prizorgata de “Bureau
International des Poids et Mesures” (“Internacia Buroo de Pezoj kaj Mez-
uroj”). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn sig-
nifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo,
sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.
Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:
Prefikso
Valoro
Simbolo
Ekzemplo
JOTA
kvadriliono
1024
Y
jotateslo, YT, kvadriliono da
tesloj
ZETA
mil trilionoj
1021
Z
zetavebero, ZWb, mil tril-
ionoj da veberoj
EKSA
triliono
1018
E
eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj
PETA
mil bilionoj
1015
P
petavolto, PV, mil bilionoj da
voltoj
TERA
biliono
1012
T
teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj
682
§39.3
Neoficialaj afiksoj
Prefikso
Valoro
Simbolo
Ekzemplo
GIGA
miliardo
109
G
gigavato, GW, miliardo da
vatoj
MEGA
miliono
106
M
megaherco, MHz, miliono da
hercoj
KILO
mil
103
k
kilometro, km, mil metroj