HEKTO cent
102
h
hektogramo, hg, cent gramoj
DEKA
dek
101
da
dekalumeno, dalm, dek
lumenoj
DECI
dekono
10-1
d
decimetro, dm, dekona metro
CENTI
centono
10-2
c
centimetro, cm, centona
metro
MILI
milono
10-3
m
miligramo, mg, milona gramo
MIKRO milion-ono
10-6
µ
mikrometro, µm, milion-ona
metro
NANO
miliard-ono
10-9
n
nanohenro, nH, miliard-ona
henro
PIKO
bilion-ono
10-12
p
pikofarado, pF, bilion-ona
farado
FEMTO mil-bilion-ono 10-15
f
femtometro, fm, mil-bilion-
ona metro
ATO
trilion-ono
10-18
a
atosekundo, as, trilion-ona
sekundo
ZEPTO
mil-trilion-ono 10-21
z
zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona
ĵulo
JOKTO
kvadrilion-ono 10-24
y
joktogramo, yg, kvadrilion-
ona gramo
Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas
uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.
Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu rigore laŭ la internaciaj principoj. Ne
havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.
Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj
radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, de-
cigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro,
decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas
pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) → kilobitoko
(milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).
Ekzistas ankaŭ du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo
(miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en
Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankaŭ la regulaj kunmetoj hektoaro
kaj megaomo estas uzeblaj.
§39.3
683
Neoficialaj afiksoj
Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la
vorton miriametro = “dek mil metroj”, kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta
radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.
La simbolo µ estas Greka litero (§19), kiu nomiĝas mu aŭ muo, sed kiam ĝi
estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikro-
metro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mez-
urunuo mikrometro ekzistas la alternativaj nomoj mikrono kaj muo.
Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el
tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosis-
temo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.:
kilobito = “mil bitoj” aŭ “1024 bitoj”, megabitoko = “miliono da bitokoj” aŭ
“1.048.576 bitokoj”, gigabitoko = “miliardo da bitokoj” aŭ “1.073.741.824
bitokoj”. Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC
(“International Electrotechnical Commission”, “Internacia Elektroteknika
Komisiono”) ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe
malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI°
= 250, EKSBI° = 260. Ekz.: kibibito = “1024 bitoj”, mebibitoko = “1.048.576
bitokoj”, gibibitoko = “1.073.741.824 bitokoj”.
Kemiaj afiksoj
Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj
kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj speci-
alajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta)
organizo IUPAC, “International Union of Pure and Applied Chemistry”
(“Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio”). Esperanto transprenu la el-
ementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj
reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la
propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde
rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esper-
anto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro.
Efektive ili estas senlime multaj.
Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ ne-
oficiala Esperanta afikso (ekz. AN §38.2.4, AT §28.1, ID §38.2.16, IN
§38.2.20, IT §28.1, ON §38.2.27, OL §39.1.25 kaj META §39.2.15), sed ne
estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al
kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esper-
antigi kemiajn vortojn.
684
§39.3
Aldonoj
Aldonoj
40. Gramatiko en la Fundamento
La libro Fundamento de Esperanto (§) estas la bazo de Esperanto. Ĝi en-
havas ĉapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto
en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta mis-
kompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj
estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Grama-
tiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita.
Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj,
kaj per ekzemploj.
La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de
Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en
kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni
memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradi-
cia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne
nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ
konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nun-
tempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por
ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ek-
zemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematik-
ecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj.