Выбрать главу

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca,

Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fun-

damenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio,

kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fun-

damento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj,

kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kun-

metaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn,

komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Grama-

tiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas ĉi tie forlasitaj. La vortelekto

estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta

Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de

Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj

16).

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas

en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata Kompara

Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite,

kio troviĝas en kiu versio.

§40

685

Gramatiko en la Fundamento

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko

GRAMATIKO

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m,

N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: La litero ŭ estas uzata nur post vokaloj.

Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por

ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca

kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas mal-

facilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado

de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du:

nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la

akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de

prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo)

per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la

patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la

patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.

3. Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj

kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la super-

lativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle),

als” (Germane), “ч м

ѣ ъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la

superlativo la vorto “de” (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol

neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n

patr|in|o|n.

4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar

(4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la

numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la

multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por

la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj sub-

stantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek tri (533); kvar|a, unu|a, du|a;

unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.

5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per

aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe

substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

686

§40

Gramatiko en la Fundamento

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o

far|as, ili far|as.

 a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as.

 b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.

 c) La tempo futura per os: ili far|os.

 ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us.

 d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.

 e) La modo infinitiva per i: far|i.

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ