Laŭ iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas
ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la
estas ĉiuokaze nebezonata.
Lingvonomoj
Lingvonomoj (§35.4) kun O-finaĵo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj
propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili (§9.1.5).
Mallongigitaj propraj nomoj
Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte
traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:
• Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. → Mi trovis tiun
vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mal-
longigo tio kutime ne okazas.
• Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. → Tiujare
(la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj
iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel
ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).
• Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? → Ĉu vi estas
membro de UEA. Oni povus uzi la antaŭ la plena nomo Universala
Esperanto-Asocio, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio
apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo formo
UEA la artikolo la neniam aperas.
9.2. Aliaj difiniloj
Krom la difina artikolo la (§9.1), estas difiniloj ankaŭ la posedaj pronomoj,
la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj duondifina unu. Kiam
ĉeestas la vorteto ĉi (§14.1.2), oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam
ĉi kvazaŭ mem fariĝas difinilo (§14.1.2).
Posedaj pronomoj
Posedaj pronomoj (§11.2) estas mia, nia, via, lia, ŝia, ĝia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaŭ cia).
Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ĝi kalkuliĝas kiel
difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu
temas). Sed oni tamen ne aldonas la (§9.1.1). Se oni anstataŭigas la posedan
pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas
aldoni la:
• Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.
• Viaj ŝtrumpoj estas malpuraj. = La ŝtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas
malpuraj.
§9.2
95
Difiniloj
• Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.
Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel per-
verba priskribo (§25.1), la efektiva senco povas esti nedifina:
• Li estas mia onklo. FE.18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraŭ
aliajn onklojn.
• Tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano. FA4.202 = ...vi estas
samlandano de mi La celita senco estas nedifina.
• Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro
forprenu lin, ke li mortu. Js.20 Nedifina senco.
Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni
povas por klareco aldoni la vorton unu: Unu mia amiko estas advokato.
Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaŭ povas uzi de-esprimon kun
aŭ sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.
Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan
sencon: Amiko mia estas advokato. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akcept-
ita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan
sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj
montritaj ĉi-antaŭe.
Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aŭ A-vorto), ĝi ne
estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte
aldonas la, sed tio ne estas deviga:
• Tiu ĉi libro estas mia. Ĝi estas unu el miaj libroj – nedifina senco.
• Tiu ĉi libro estas la mia. Ĝi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi –
difina senco.
• Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia
florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia
formon rondan, kiel la suno. FA1.82 La sia = sia florejo. Ĉiuj tri florejoj
estas difinitaj. La unuaj du estas sufiĉe difinitaj per sia kaj ŝia, sed la tria
estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj
bezonas la.
• Nu certe mi legis la vian, kiel bone skribita! Rz.47 La vian = vian verkon
= la verkon, kiun vi faris.
• Via pano estas malpli freŝa, ol mia. FE.10 Jen Fundamenta ekzemplo, en
kiu ne aperas la antaŭ mia, kvankam la senco estas la pano, kiu
apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne
estas deviga.
Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pro-
nomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvaĵo:
• Patro Nia, kiu estas en la ĉielo. UL = Nia patro...
• Ho, la profeta mia antaŭsento! FK.414 = Ho, mia profeta antaŭsento!
• Eraras for la penso mia. FK.310 = Eraras for mia penso.
96
§9.2
Difiniloj
• Kaj nun, Laerto, al l’ afero via! H.11 = ... al via afero!
• Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. H.19 = Lia mieno...