Duondifina unu
Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al
unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras
simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan
artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke
temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:
• Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de
veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39 La rakontanto per unu montras, ke
li mem scias, en kiu tago tio okazis.
• Unu vidvino havis du filinojn. FE.11 Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la
rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas mate-
matika: “1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn”.
Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en
fabelo.)
• En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA1.13 Ili
loĝis en vilaĝo konata de la parolanto, sed ne de la aŭskultanto.
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
• Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis,
estis terure. FA1.27
La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la
aŭskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon.
La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo,
kiun oni uzu je bezono:
• Vi devas legi libron. Aŭ oni celas specan signifon, aŭ oni celas certan
libron nekonatan al la aŭskultanto.
• Unu libron vi devas legi, jen ĝi. La aldonita unu montras, ke ne temas
pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la
alparolato.
• Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi,
ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.
La duondifina unu troviĝas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis
ĝin. Ĝi estas tre utila nuancilo, se oni ĝin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia
unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj
hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu
fariĝis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu
montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu
(§23.1.3). Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraŭ vaste uzadas
duondifinan unu tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj: unu tagon... , en
unu vespero... , unu fojon... k.s.
§9.2
97
Difiniloj
Legu pli pri specialaj uzoj de unu en §23.1.3.
Tabelvortoj je U, A kaj ES
La tabelvortoj je U, A kaj ES (§15) estas difiniloj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia,
tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.
Ambaŭ
La vorteto ambaŭ (§15.5) estas difinilo, kiam ĝi rekte priskribas O-vorton.
Oni do ne uzu la kune kun ambaŭ.
Aliaj difiniloj antaŭ propraj nomoj
Antaŭ normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la (§9.1.6). Aliaj difin-
iloj povas tamen aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas
bezono de tiaj esprimoj:
• Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Rt.9 Mia aldonas ian amikecan
nuancon.
• Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? Rt.33 Tiu emfazas, ke temas pri la
ĵus menciita Karolo.
• Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj. Rz.55 Temas
pri du viroj kun la sama nomo.
9.3. Pli ol unu difinilo
Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon (§9) antaŭ frazparto. Precipe grave
estas, ke oni ne uzu la (§9.1) kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo
tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri
specialan signifon.
Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaŭ aŭ unu:
• El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10
• Mi perdis ĉiujn miajn fortojn. Gm.65
• Ambaŭ liaj manoj estis malpuraj.
• Venis tiuj niaj amikoj, kiuj povis.
• Iu mia amiko devas veni. Iu nuligas la difinan sencon de mia.
• Unu mia amiko venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de
mia, kaj montras anstataŭe duondifinan signifon.
Ĉiu(j) kaj ambaŭ sufiĉe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni
normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj,
kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome
Ernesto.
Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, ĝi perdas sian difinitan
signifon, kaj oni uzu la je bezono (§9.2).
98
§9.3
Difiniloj
Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de per-
sonoj, kaj ĉiuj tiuj personoj parolis Esperanton.
En ekstremaj okazoj oni povus uzi ĉiuj ties kiel duoblan difinilon: La inf-
anoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj. Prefere:
...ĉiuj el ties kruroj... aŭ ...ĉiuj kruroj de la seĝoj... (Se oni dirus ĉiuj iliaj