ambaŭ k.t.p.
La kunmetaĵo ci-diri (aŭ cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pro-
nomo en alilingva interparolo: – Kial ŝi ofendiĝis? Mi ne komprenas ilian
lingvon. – Mi pensas, ke li ci-diris al ŝi, kaj tion ŝi ne permesas.
11.5. Tria persono
En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci), estas nomata “la tria per-
sono”. Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj
§11.5
109
Pronomoj
por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia (§11.6) anstataŭas la aliajn
triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.
Li kaj ŝi
Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu
vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:
• Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE.16
• Mi vokas la knabon, kaj li venas. FE.16
• Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. FE.16
• Li estas mia onklo. FE.18
• Ŝi estas mia onklino.
• Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. FE.36
• Ŝi estas lavistino.
• Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE.39
• Ŝi fianĉiniĝis.
• Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE.41
• Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE.39
• En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE.26
• Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. FE.31
• “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino. FE.21 Ŝi = la patrino.
• Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babil-
ema kaj kriema. FE.41
• Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE.35
• Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon.
• Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu
petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn,
knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la
virino.
• Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino] :
“Nu, mia filino?” FE.21
Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni
parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas
du signifojn: la vira persono aŭ la homo:
• Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11 Li respondas ĉi
tie al ĉiu, do al ĉiu persono.
• Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE.13
110
§11.5
Pronomoj
• Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”,
sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”. FE.29 Li = la
malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.
Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte
nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas
dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam
oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s. Sed
aperis ankaŭ diversaj proponoj de nova sekse neŭtra pronomo. La sola tia
propono, kiu iomete enuziĝis, estas *ri*° (poseda formo *ria*). Tiu nova
vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj multaj
Esperantistoj tute ne konas ĝin.
Ĝi
Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ
abstrakta). Ĝi ne montras sekson:
• La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE.16
• Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE.20
• Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE.17 Ĝin
= la petitan trinkaĵon.
• Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. FE.42
• Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la
ĉambro. FE.42
• Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano
aperis larmoj en la okuloj. FA1.60
• Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto
tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. OV.371
• Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la
ŝtuparo. FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li,
sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzu ĝi.
Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed
oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:
• La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE.16