Participo
Participo kun A-finaĵo (§28.1) ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io.
Se si aŭ sia aperas kune kun tia participo (kiel rekta priskribo de tiu parti-
cipo, aŭ kiel parto de rekta priskribo de tiu participo), tiam si ĉiam re-
prezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta pri-
skribo estas kvazaŭ subfrazo:
• Li ekvidis l a anĝelon de la Etern ulo, starantan sur la vojo kun elingigita
glavo en sia mano. Nm.22 La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.
• Karlo promenis kun v ir ino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita
per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la
virinon.
• *Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis
verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj
§11.6.2
121
Pronomoj
si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo
estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.
Participo kun E-finaĵo (§28.2) ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉef-
verbo:
• Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta
siajn vestaĵojn.
• Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vest-
ita per sia plej bela vesto.
Participo kun O-finaĵo (§28.3) preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam
tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel
neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:
• El
i zab eto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de El-
izabeto.
• Eliris el inter vi hom
oj sen taŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia
urbo. Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas
A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi hom
oj sen taŭgaj kaj
forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.
• Seir estos submetito de siaj malamikoj. Nm.24 Temas pri la malamikoj de
Seir.
Kompara esprimo kun kiel aŭ ol
Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aŭ ol (§20.1.2) ofte reprezentas
frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo re-
prezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:
• Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.
• Ŝi amas lin (same) kiel li mem. Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.
• Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino. Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.
• Ili ne estu, kiel iliaj patroj, generacio ribela kaj perfida. Ps.78 Jam iliaj
patroj estis tia generacio.
• Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Gn.38 Liaj fratoj mortis.
• Li punis ilin same kiel siajn fratojn. Li punis ankaŭ siajn fratojn.
• Ŝi amas lin pli ol sin mem. Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem.
• Ŝi amas lin pli ol li mem. Ŝi amas lin pli ol li mem amas sin.
• Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj. Jĝ.2 Iliaj patroj estis mal-
bonaj.
• La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol siajn proprajn filojn. La patroj
punis siajn proprajn filojn (sed malpli).
Oni rimarku, ke komparaj kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj ne nepre estas mal-
longigitaj frazoj (§20.1.4), sed ili havas frazosimilan signifon.
122
§11.6.2
Pronomoj
Kompleksa frazparto
Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel
subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de
la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskrib-
ata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:
• Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas
fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.
• Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas
fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.
• Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. FA1.99 = ...la
reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.
• Ĉiuj dormis, krom l a direktil isto apud sia direktilo. FA1.101 = ...krom la
direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.
Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun
propra verbo kaj propra subjekto:
• Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj
patroj. Nm.36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj.
Laŭ la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, ĉar sia reprezentas la
subjekton de la ĉefverbo devas.
• Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia
amata trovitino. FA1.98 ≈ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia
amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino ( si reprezentas la
subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17
En tiaj ĉi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante
nur la subjekton de la vera ĉefverbo.
Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono
Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo
tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi
vi aŭ si laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:
• Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta. DnZ.9