Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia
Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial
“korektita” en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas
tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.
• Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo. IT.65 Oni
povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed
kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.
• Ĉu nun estos paco, ho Zimri, m
ortig into de sia sinjoro? Rĝ2.9 La mortig-
into estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.
§11.6.2
123
Pronomoj
Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:
• Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al
kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi,
kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.
• Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.
Permeseblaj neregulaĵoj
En specialaj okazoj oni povas malobei al la reguloj por si, se el tio rezultas
plia klareco. Oni uzu tiun permeson nur tre malofte, kaj nur en tre
kompleksaj frazoj, kiuj alie riskus esti miskomprenataj:
• La Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj
la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. FK.243
Zamenhof uzis ilia (= la aliaj popoloj) anstataŭ la normala sia por emfazi
la kontraston al la unua sia. Se oni dirus denove sia, oni eble ne tuj kom-
prenus, ke temas pri alia si.
11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj
En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.
• siatempe = “en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo”.
Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe
sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon. LR.83 Tiam
mi donos al via lando pluvon siatempe. ReZ.11
• O-vorto + en si = “...tia, kia ĝi estas”. Kiam temas pri tiu ĉi speciala sig-
nifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni
rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia
ĝi estas...
• per si (mem) (§12.3.6.7) = “per propra efiko, sen ia rimedo”. Oni uzas
ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si
mem.
• inter si = “reciproke, unu kun la alia”. En tiu esprimo si estas ofte uzata
pri afero, kiu ne estas subjekto: “Lingvo Internacia” kaj “lingvo
tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni
neniel devas. FK.259
• sia = “ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte”. Tian signifon havas sia ĉefe
en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al ĉiu
sia propra estas ĉarma kaj kara. PE.20 Ĉio sia estas plej ĉarma. PE.233 Sia
estas kara pli ol najbara. PE.2314
124
§11.6.3
Rolmontriloj
12. Rolmontriloj
Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj (§3.2), kiuj ludas diversajn rolojn
rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontr-
ilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:
Nenio (§12.1). Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke
ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rol-
montrilo.
La finaĵo N (§12.2). La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, re-
koneblas per la rolfinaĵo N.
Rolvortetoj (§12.3). Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per
diversaj rolvortetoj.
La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni
havas plurajn eblojn.
Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du
rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo (§12.2.5).
Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rol-
montrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo (§12.3.7).
12.1. Frazroloj sen rolmontrilo
Manko de rolmontrilo povas montri kvar malsamajn rolojn:
Subjekto (§12.1.1)
Alvoko (§12.1.2)
Perverba priskribo (§12.1.3)
Identiga priskribo (§12.1.4)
12.1.1. Subjekto
Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo
estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas
de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:
Aganto – tipa subjekto
Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian
okazaĵon:
• La gefianĉoj pr
o menadis sub la freŝa superpendanta laŭba
tegmento. FA3.29
• La soldato de
hakis al ŝi la kapon. FA1.8
• Gerda karesis al ŝi la vangojn. FA2.75
• Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. FA1.171
• En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj. FA1.149
• Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS.7
§12.1.1
125
Rolmontriloj
• La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10 Komparu kun ricevi.
Malpli tipaj subjektoj
Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed mal-