aktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas
senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:
• Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? FA2.117 Oni ne
“plenumas” aŭdadon. Tio simple okazas.
• Fine krevis unu ovo post la alia. FA2.34 La krevado okazis al la ovoj.
• La folioj f al adis de la arboj. FA3.59 La falado okazis al la folioj.
• Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. FA2.20
• Estis iam malgranda knabino. FA2.98 La knabino ne faris agon, ŝi simple
ekzistis.
• Avineto estas tre maljuna. FA2.90 La avineto havas econ.
• La sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. FA1.188 La
branĉo ne agis. Ĝi estis la loko, kie la beroj troviĝis.
• Tapiŝoj kovris la plankon. FA3.59 La tapiŝoj troviĝis sur la planko.
• Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj! FA1.123 La galoŝoj troviĝas ie.
• Ora ŝlosilo ĉiun pordon m
al fermas. PE.1841 La ŝlosilo estas ilo por la mal-
fermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed
se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstataŭe aperas kiel
subjekto.
• Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2.148 Vera aganto estas la homo,
kiu veturigis la veturilon.
• De la patro mi ricevis libron. FE.9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la
celo de la donado. Komparu kun doni, ĉe kiu la vera aganto estas sub-
jekto.
• Pasis jaroj. FA3.103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo.
La verbo decidas
Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel
subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj
(§30).
12.1.2. Alvoko
La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko
tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed
oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvok-
aton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ
komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.
Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:
126
§12.1.2
Rolmontriloj
• Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.
• Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?
• Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.
• Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE.10 Oni titolas la alparolaton per
la vorto sinjoro.
• Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE.16
• Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE.20
• Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.
• Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas! FA3.69
• Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi
ian parolon. OV.369
Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko (§9.1.1).
Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:
• Infero kaj diablo! Rt.16
• Dio, savu min! Rt.122
• Mil diabloj!
Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto,
ekz. per (§12.3.6.7), pro (§12.3.6.11) aŭ je (§12.3.1). Gramatike tiam ne
temas pri la frazrolo alvoko: Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt.57
12.1.3. Perverba priskribo
Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la
objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto
sen rolmontrilo:
• Ŝi estis terure malbela. FA1.5 Terure malbela estas priskribo de ŝi. La pri-
skribo estas perata de la verbo estis.
• L
a juna vidv ino fariĝis denove fianĉino. FE.33 Fianĉino estas priskribo de
la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.
• La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! FA3.90 Muta priskribas lin pere de la
verbo faris.
• Ĉ
emizojn, kol um
ojn, man um
ojn kaj cet erajn similajn objektojn ni nomas
tolaĵo. FE.35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj ( ĉemizojn, kol-
umojn... ). La priskribon peras la verbo nomas.
Legu detale pri perverba priskribo en §25.1.
12.1.4. Identiga priskribo
Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la
identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:
• Li fianĉiĝis kun f raŭl ino Berto. FE.39 Berto estas identiga priskribo de la
vorto fraŭlino.
§12.1.4
127
Rolmontriloj
• En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta
mondo. FE.22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto
lingvo.
• Ili vizitis la i ns ulon Gronlando.
Legu detale pri identiga priskribo en §25.2.
12.2. La rolfinaĵo N
12.2.1. N – bazaj reguloj
La finaĵo N povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj.
O-vortoj (§4): domo → domon, hundo → hundon, virino → virinon, seĝoj → seĝojn, vidoj → vidojn
A-vortoj (§5): ruĝa → ruĝan, granda → grandan, virina → virinan, verdaj → verdajn, knabaj → knabajn