personaj pronomoj (§11.1): mi → min, ĝi → ĝin, ili → ilin, oni → onin
tabelvortoj (§13.1) je U, O, A kaj E: kiu → kiun, iu → iun, ĉiuj → ĉiujn, kio → kion, ĉio → ĉion, ia → ian, nenia → nenian, tiaj → tiajn, tie →
tien, ie → ien
lokaj E-vortoj (§6.1): urbe → urben, strande → stranden (E-vortoj sen
loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)
Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.
La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn,
ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.
Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U
kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:
• grandan domon
• domon ruĝan
• tiun domon
• tiajn domojn
• tiun domon grandan
• tian malgrandan domon antikvan
• la malgrandajn domojn
• domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn
Perverba priskribo (§25.1.2) de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi re-
farbis la flavajn seĝojn blankaj.
Signifo
N-finaĵo povas montri:
objekton (§12.2.2)
mezuron (§12.2.3)
128
§12.2.1
Rolmontriloj
tempopunkton (§12.2.4)
direkton (§12.2.5)
aliajn signifojn (§12.2.6)
Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi
rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo).
Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas
anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.
Se oni pasivigas (§29) frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj
kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de
pasiva frazo.
N kune kun rolvorteto
N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto (§12.3.4). Tiam N montras
direkton (§12.2.5).
Iafoje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom
(§12.3.6.3). Tiam N montras objekton (§12.2.2).
Rolvortaĵoj kun N-finaĵo
Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo (§12.3.7): responde vian
leteron, rilate tion.
12.2.2. N por objekto
Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.
En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri,
kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj
kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la
mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la
aganto (kiu havas nenian rolmontrilon, §12.1) kaj la objekto (kiu havas N-
finaĵon, §12.2). La vortordo (§34) ne ŝanĝas la bazan signifon:
• Kato mordas hundon.
• Kato hundon mordas.
• Mordas kato hundon.
• Mordas hundon kato.
• Hundon kato mordas.
• Hundon mordas kato.
Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla.
La unua varianto kun la ordo “subjekto - ĉefverbo - objekto” estas la plej
ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas
diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.
• Mi amas vin.
• Mi vin amas.
§12.2.2
129
Rolmontriloj
• Vin mi amas.
• Vin amas mi.
• Amas mi vin.
• Amas vin mi.
Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”,
kaj la amo iras al “vi”.
Signifo
La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ek-
zemploj:
Tipaj objektoj
Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem
agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” aŭ “tuŝata” (en konkreta aŭ abstrakta
senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto
(aktiva aganto) (§12.1.1) al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):
• Mi batas Aleksandron. FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la
batoj.
• Infano, ne tuŝu la spegulon! FE.20 La spegulo estus konkrete tuŝata.
• Mi amas la patron. FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.
• Li amas min, sed mi lin ne amas. FE.18 La N-finaĵo montras la celon de la
amo.
• La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10 La pomo estis “trafita” de movo.
Ĝi estis movita de li al mi.
• La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE.9
• Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE.6
Malpli tipaj objektoj
Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo
estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo ( havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo
( vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo ( fari, krei, produkti, ripari, difini...):