• En la tago ni vidas la helan sunon. FE.10 Efektive la lumo venas de la
suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno
aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.
• Unu vidvino havis du filinojn. FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili
troviĝis ĉe ŝi.
• De la patro mi ricevis libron. FE.9 La libro moviĝis al la subjekto.
• En rapideco ili pr
e terpasis ŝin je kelke da paŝoj. M.202 Ŝi estas kvazaŭ
loko, preter kiu okazis moviĝo.
130
§12.2.2
Rolmontriloj
• Dio kreis la homon el la tero. FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la
krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.
• Li kantas tre belan kanton. FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago
trafas, sed montras la enhavon de la ago.
• En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon. FA1.225 La objekto estas la
ago mem. La ĉefverbo fari (§31.4) ne montras mem ian klaran signifon.
Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva
ago.
Objekto kiel priskribo
Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto
ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan
agon:
• T
rov inte pomon, mi ĝin manĝis. FE.22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin
manĝis.
• Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon pe
r dintaj
lokoj. FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj pe
r -
dintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.
• K
on cerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma kler-
eco. M.26 ≈ Kiam la afero k on cernas la muzikon...
• Li vidis ĉaron t ir antan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli
bone: Li vidis bovon t ir antan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan
objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la
vortoj fariĝas malklaraj.
• Li estos di
r inta al mi la veron. FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto
dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu
verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).
N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo
estas ekstreme malofta: L
a tir ado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La
ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni
tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto (§12.3.2.2): La tirado
de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.
Pasivigo
Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon (§29). Tiam la
objekto fariĝas subjekto.
Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj
Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu ri-
latas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo (§25.1), kiu neniam
havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro.
Mia patro nomiĝas Karlo.
§12.2.2
131
Rolmontriloj
Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto (§25.1.2): Mi
trovis la filmon tre bona.
Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto
La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia
vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-fin-
aĵon ĉe tiaj postmetitaj subjektoj:
• Hieraŭ okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraŭ. ) Subjekto de la
ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.*
Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan
aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas tra-
fata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (ĉefan) rolanton. Tio
estas la okazaĵo. La okazaĵo ĉiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi,
kaj do ne havu N-finaĵon.
• Mankas pano. (= Pano mankas. ) La pano faras la agon “manki”. Ne
diru: *Mankas panon.*
• Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis. ) La persono faris la
agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*
• Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis. ) Ne
diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*
Objekto sen N-finaĵo
Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon,
ekz. ne-Esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto (§35.2), citaĵo (§36),
kvanta vorteto (§24.4), kvanta E-vorto (§24.3), ambaŭ (§15.5), I-verbo
(§27.3), ke-frazo (§33.2.2) aŭ demanda subfrazo (§33.3). En tiaj okazoj oni
devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per
objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je
(§12.3.1), dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°
(§19).
“Nerekta objekto”
En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan