aŭ la kon -
greso. OV.460
Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste aŭ antaŭe:
Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita
tri monatojn antaŭe.
Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton (§12.2.4).
134
§12.2.3
Rolmontriloj
Diversaj mezuroj
Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de
spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili re-
spondas al la demandoj kiom? , kiel multe, kiel malproksime? , kiel longe? ,
kiel alte? , kiel profunde? , kiel peze? k.s.:
• Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE.14 Naŭ frankoj ne estas
objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.
• Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la
teron. BV.61 = ...per/je kelkaj paŝoj...
• Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2.71
• Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon. FA1.228
• La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil
ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. Nm.35
• La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.
• La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda
Niko. FA1.23
• La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La
mezuro estas priskribo de la vorto alta.
• Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1.163
• Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.
• La domo estis ducent metrojn di
s tanca. Ducent metrojn estas mezura
priskribo de la vorto distanca.
• Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. Gn.7 Dek
kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vorton pli.
• Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek
kilogramojn pli peza.
• Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ...turon altan je ducent
metroj.
• Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rap-
ide. OV.102
• Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar.
Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M.192 Duonon (da spesm-
ilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro
multe (§24.3).
Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de
kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je (§12.3.1):
Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for “de la priparolata
loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for
“de la priparolata loko”.
§12.2.3
135
Rolmontriloj
Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu
havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-fraz-
parto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontr-
ilo):
• Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto
kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montr-
ante la distancon inter Eva kaj la viro.
• Unu metron sub l
a akvo surfaco naĝis ŝarko.
• La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.
• Elizabeto parkis la aŭton unu metron de
la trotu aro.
• Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo. FA4.111 1 klafto ≈ 2
metroj.
Mezura priskribo de O-vorto
Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de (§12.3.2.3): aĝo de
dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra
longo.
Mezuro sen rolmontrilo
Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
• Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.
• Pasis cent jaroj. FA3.47 (= Cent jaroj pasis. ) Cent jaroj rolas kiel subjekto.
• La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo
estu kvar ulnoj. Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj (§25.1) de la
subjektoj la longo kaj la larĝo.
12.2.4. N por tempopunkto
Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton.
Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam? , kiudate? , kiutage? ,
kiujare? , kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de
tempa rolvorteto, ordinare en:
• Unu tagon estis forta pluvo. FA2.152 = En unu tago...
• Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. FA1.232
• Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino. FA2.14
• Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la