grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M.111
• Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro
mil sepcent tridek dua. FE.12 = En la dudek dua tago de Februaro...
• La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco. FA3.92
• La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flam-
anta indigno. M.140
136
§12.2.4
Rolmontriloj
• La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. FA3.61 = En la sekvanta
dimanĉo...
Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan kon-
atan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la. En
tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece (§9.1.6):
• Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto. L2.250 Temas pri unu
klare difinita lundo.
• Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bil-
eton. FA3.61 = En la sekva merkredo...
En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj
iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo:
(ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban
formon, ekz. 12. Majo 1994.
En hor-esprimoj (§23.8) oni uzu je (§12.3.1), precipe se la vorto horo estas
forlasita, por ne konfuzi horon kun dato (§23.9):
• Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
• Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Tempopunkto sen rolmontrilo
Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
• Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE.20 Sabato kaj dimanĉo
rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio, §25.1.1).
• La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo
estas perverba priskribo de la subjekto.
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 La unua fojo, ke...
estas perverba priskribo de tio.
12.2.5. N por direkto
N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton de movo. Tiam ili
respondas la demandojn al kiu loko? , en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N
estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon
de la celo. La rolvorteto al (§12.3.5.1) kontraste ne nepre esprimas atingon.
Sola N-finaĵo ĉe O-vorto
Oni povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas
alian rolmontrilon:
• Morgaŭ mi veturos Parizon. FE.28 = ...al Parizo. Temas pri veturo por
atingi kaj eniri en la urbon.
• Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK.254 = ...vojo, kiu atingas Hind-
ujon.
• La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon. FK.209
§12.2.5
137
Rolmontriloj
Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj
nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam
temas pri iro al la interno de io.
Nuntempe tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo fariĝis iom malofta. Multaj
nuntempe preferas uzi la rolvorteton al (§12.3.5.1): al Parizo.
Ankaŭ eblas uzi N-finaĵon post loka E-vorto, Parizen, Hindujen, Berlinen
k.s., sed tiam la senco estas pli simila al la rolvorteto al, ĉar povas temi pri
tiudirekta movo, kiu ne nepre atingas la internon de la loko, nek eĉ la lokon
entute.
N kun loka rolvorteto
Direkta N-finaĵo povas uziĝi ankaŭ kune kun loka rolvorteto (§12.3.4), ekz.
en (§12.3.4.6), sur (§12.3.4.13) kaj sub (§12.3.4.11). Kiam loka rolvorteto
montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas
montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu
montras direkton. Oni povus uzi al ( al en, al sur, al sub k.a.), sed en la prak-
tiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:
• sur la tablo = en pozicio sur la tablo → sur la tablon = al pozicio sur la
tablo, al sur la tablo
• sub la granda lito = en loko sub la granda lito → sub la grandan liton
= al loko sub la granda lito, al sub la granda lito
• La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en
ĝi). FE.26
• La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas
nun en ĝin). FE.26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.
• Marta metis la libron sur la tablon. M.128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi
movis ĝin al la tablosurfaco.
• Mi jam devas iri en la regnon ĉielan! FA1.23 Mi nun ne estas en la regno
ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.
• Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la
dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la
urbon. FA1.8
Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo,
kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:
• La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la
branĉoj de la arbeto. FE.39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne
estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.
• Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino. M.45 La verbo sidiĝi precipe
esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ
ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ
emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur