Выбрать главу

seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

138

§12.2.5

Rolmontriloj

Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno. Er.4

Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj. M.22 En esprimoj

kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas

tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas

emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ

enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la

Eternulo. Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta,

sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per

la loka rolvorteto:

Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin,

sed alportu helpon kune kun li. Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno

jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas

direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. Er.10 = ...al loko antaŭ

mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv.1

= ...al (loko) apud la altaro.

La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la

knabino. M.8 = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj. Rĝ1.21 Li estis

en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la

pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis. FA3.89 Li metis la nukson en lokon

inter la pordo kaj la sojlo.

Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

(§12.3.4.3)

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4).

Subkomprenata celo

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas

subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

Jakob enfosis ilin sub la kverko. Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la

vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la

kverko.

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE.34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni

povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

§12.2.5

139

Rolmontriloj

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj

esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Ĉe la verbo alveni oni povas uzi en kun aŭ sen direkta N-finaĵo:

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. FA1.51 La celo de la vojaĝo estis la

varmaj landoj.

En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago. FA4.131 La alvenado al

la preciza celloko okazis en Kopenhago.

Figura direkto

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas

esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por

esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj

(§12.3.4.6). En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu

stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon. Jr.31 La popolo

Izraela dividiĝis en du partojn. Rĝ1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el (§12.3.5) kaj de

(§12.3.2). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-

finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino,

ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus

*al al mi*).

N post lokaj E-vortoj

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al

ia loko:

hejme = en la hejmo → hejmen = al la hejmo

urbe = en la urbo → urben = al la urbo

ekstere = ekster io → eksteren = al la ekstero de io

Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo.

Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la

salonojn. FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por

montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas

kiel objekto (§24.3), sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E (§14.1.1) montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon

por direkto:

tie = en tiu loko → tien = al tiu loko, en tiu direkto

kie = en kiu loko → kien = al kiu loko, en kiu direkto

ĉie = en ĉiu loko → ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto

ie = en iu loko → ien = al iu loko, en iu direkto

nenie = en neniu loko → nenien = al neniu loko, en neniu direkto

140

§12.2.5

Rolmontriloj

Ni iru, sinjorino, ien aliloken. M.109 = ...al iu alia loko.