Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas
simila al la rolvorteto al (§12.3.5.1). Tio signifas, ke ne nepre temas pri
atingo de la montrita loko. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finaĵon post
O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.
Mallogika uzo de direkta N
Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen
k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu (§14.2.8), renkonte, tiu-
direkte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al
klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile
kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas,
sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, re-
foje, plian fojon:
• Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1.163
• Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.
• La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom
malpli klara.
• La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen. FA2.146
Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la
prefikso RE (§38.3.10) + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” aŭ “denove
eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.
12.2.6. N por aliaj signifoj
N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (§12.2.3),
tempopunkton (§12.2.4) aŭ direkton (§12.2.5), sed iafoje tia N-frazparto
montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:
• Mi ridas je lia naiveco. FE.29 = Mi ridas pro lia naiveco. FE.29 = Mi ridas
lian naivecon. FE.29
• Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. → Neniam ŝi miros sian
propran malaltiĝon. M.178
Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas
malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je (§12.3.1). La regulo pri klareco
tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de
(§12.3.2) kaj el (§12.3.5.2), ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni
tamen uzas frazojn kieclass="underline" Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta
N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare diri:
Ili eliris el la buso.
§12.2.6
141
Rolmontriloj
Pozicio
N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte
korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun (§12.3.6.4).
Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:
• Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon mal-
supren? Rt.70 = ...kun la kapo malsupren.
• Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la
supron malsupren? Rt.130
Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas sub-
komprenata. Tiam temas pri objekto:
• Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
• Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto ( klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-
finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2), kvankam la
verbo (en participa formo) estas subkomprenata.
12.3. Rolvortetoj
Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la fraz-
rolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.
Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ĝi kuŝas sur la
tablo. La prezidanto e k parolis pri aliaj temoj. Ŝi donis ĝin al mia kuzo.
Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto: Ni for-
manĝis la manĝon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas
simila al mia kuzo.
Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto (§15), sed
ankaŭ I-verboj (§27.5), subfrazoj (§33.2.3), kvantaj E-vortoj (§24.3) kaj
kvantaj E-vortecaj vortetoj (§24.4) povas roli O-vortece, kaj tiam havas
iafoje rolvorteton antaŭ si.
Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vorto (§6.1) aŭ E-vorteca
vorteto (§14), kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel
komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ
tempan signifon.
Grupa divido
Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:
Je (§12.3.1)
De (§12.3.2)
Da (§12.3.3)
La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:
Lokaj rolvortetoj (§12.3.4)
142
§12.3
Rolmontriloj
Direktaj rolvortetoj (§12.3.5)
Aliaj rolvortetoj (§12.3.6)
Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ
al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la
ĉefa signifo.
Pli pri rolvortetoj
Rolvortaĵoj (§12.3.7) = E-vortoj, kiuj kunlaboras kun rolvorteto
Memstaraj rolvortetoj (§12.3.8)
Forlaso de rolvorteto (§12.3.9)
Neoficialaj rolvortetoj (§19)
Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6) = rolvortetoj kun speci-
ala funkcio antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj
Du rolmontriloj samtempe
Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kun-
laboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de
direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj (§12.2.5). Sed oni uzas ankaŭ
ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klar-