igoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.
Ankaŭ anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) povas kunlabori kun alia
rolmontrilo.
12.3.1. Je
Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je
en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua
tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras pre-
cipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.
Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.
Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro (§12.2.3) kaj
tempopunkto (§12.2.4).
Tempopunkto
Je plej ofte montras horon:
• Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo. Rt.109
• Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).
Legu pli detale pri horoj en §23.8.
Tempopunkta je uziĝas iafoje ankaŭ ĉe nomoj de festoj:
• Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo. = En Pasko....
• Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon. = En Kristnasko...
La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon (§12.3.5.1).
§12.3.1
143
Rolmontriloj
Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:
• Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. FE.29
• Li revenos hejmen je la plenluno. SS.7 Ĉi tie je helpas montri, ke la
plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la
plenluno. N-finaĵo anstataŭ je tute ne funkcius en tiu frazo.
• Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la
maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola. FA1.86 Nun oni ordinare
uzas en la vespero.
Mezuro
Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima (§12.2.3). Mezura je
estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de pli aŭ malpli, ĉe tre longaj
mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:
• Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa
ol vi! M.155 Anstataŭ je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom
tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Eventuale oni povus diri simple kiom
(sen je), sed je kiom estas pli klara.
• La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta
horo. FA3.97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni
povus ankaŭ uzi per (§12.3.6.7).
• En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M.202 Kelke ne povas
ricevi N-finaĵon.
Legu ankaŭ pri matematika uzo de je en §23.7.
Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo
Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio
mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:
• Ĝi estas libera je mankoj. Aŭ ...de mankoj.
• Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino. Rĝ1.15
• Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. Gn.13
• La ĉielo kovriĝis je nuboj. FA1.85 Aŭ ...per nuboj.
• Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE.32 Aŭ ...plena de vino.
• Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). FE.29
• Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu
eklekis sangon. BV.26
Korpa aŭ anima stato
Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:
• La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktiv-
ito. FK.219 Ankaŭ eblas ...de/pro kronika konjunktivito.
• Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.
144
§12.3.1
Rolmontriloj
• La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio. FA3.72
• Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo. H.46
Korpoparto tuŝata aŭ malsana
Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto,
malsano k.s.:
• Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri
lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.
• La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis
unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin. FA1.12
• La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj. FA1.15
• En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj. Kr2.16
La malsano “kaptis” la piedojn.
• Li estas malsana je la brusto.
• Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj. Sm2.9
Diversaj komplementoj kaj priskriboj
• En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo. OV.358
Kredi je iu aŭ je io = “kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io,
pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la
veron”.
• Li edziĝis je ŝi. FE.23 Nun oni uzas kutime al aŭ kun: Ŝi edziniĝis kun sia
kuzo. FE.39
• La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj. H.163 Se li venkos en la veto, li