gajnos la ĉevalojn.
• La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida. M.152 = ...al pozo sida, ...en
pozon sidan.
• Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto. BV.36 Por ricevaĵo post inter-
ŝanĝo oni uzas normale kontraŭ (§12.3.4.8).
• Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj. = En miaj kalkuloj
(= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min.
Ankaŭ eblas diri ...kalkuli pri la helpo... .
• Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.
• Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco
oni uzas ankaŭ pro (§12.3.6.11) kaj per (§12.3.6.7).
Objekto
Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto
estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, aŭ al kio oni malemas aldoni N-finaĵon
(§12.2.2), kvazaŭ renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finaĵon
anstataŭ je (§12.2.6): Li amas je Elisabeth. (= Li amas Elisabeth-on. ) Ĉu vi
legis je “
Cent jaroj da sol eco”? (= Ĉu vi legis la libron “Cent jaroj da sol-
§12.3.1
145
Rolmontriloj
eco”? ) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rol-
vorteto *na*° (§19).
12.3.2. De
La rolvorteto de havas tre multajn signifojn. La signifo dependas interalie de
tio, al kio de rilatas. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklaraĵoj.
Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aŭ elekti alian rol-
vorteton.
Legu ankaŭ pri elektado inter de kaj da en §12.3.3.2, kaj pri de kiel nuancilo
de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
12.3.2.1. De rilate al verbo
Formovo
Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas
movo:
• Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9 La moviĝo komenc-
iĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.
• La vento f or blovis de mia kapo la ĉapon. FE.39
• Mi sa
lt adis la tutan tagon de loko al loko. FE.40
• Mi volis lin bati, sed li f or kuris de mi. FE.18
Por klareco oni povas je bezono uzi for de aŭ disde: La polico prenis la ŝtel-
itan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan
monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de
(§12.3.2.3): “...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto.”
Origino
Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:
• De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. FE.9
• Saĝa filo lernas de la patro. SS.13
• La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili de
venas de Izraelo. FE.36 Izraelo estas
ilia prapatro.
• Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo. Gn.25
Kaŭzo
Rilate al verbo, de povas montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:
• Li pal
iĝis de timo kaj poste li ruĝ
iĝis de honto. FE.39 = ...pro timo... pro
honto.
• Mi e k saltis de surprizo. FE.40
Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro (§12.3.6.11) kaj iafoje el (§12.3.5.2).
146
§12.3.2.1
Rolmontriloj
Malsimileco k.t.p.
Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, mal-
proksimecon, disecon:
• Per kio di
fe rencas via amato de aliaj amatoj? AK.5
• Mi povus di
ferenc igi la saĝajn de la malsaĝaj! FA1.107
• Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? Ps.88
• Nun mi iom l iber iĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj. L1.184
• T
ra nk
vil iĝu de l’ batado, ho mia kor’! FK.303
Tempo
Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ
stato:
Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:
• Li laboras de la sesa horo matene.
• Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.
• Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne e stos pag ataj de mi. FE.24
• De la mateno mi nenion manĝis. Rz.13 Mi laste manĝis en la mateno. La
vorto mateno estas ĉi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja
havas daŭron.
Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la daŭro de
la tempa esprimo kaj la daŭro de la verba ago/stato komenciĝas pli-malpli
samtempe:
• Nur de ses monatoj mi scias la veron. BV.74 La sciado komenciĝis en la
komenco de la sesmonata periodo.
• Mi konas lin de longa tempo. FA2.94
• Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV.111
Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan
nuancon, oni povas uzi ekde aŭ de post:
ekde
= “de la komenco de”
de post = “de la fino de”
Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed
se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo
= ekde ŝia morto.
• Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.