• Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.
• Multe ŝanĝ
iĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la
alia. FA3.143
• Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto,
dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. FA3.128
§12.3.2.1
147
Rolmontriloj
• De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj. FA2.24
Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en
okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo “de la fino de tiu daŭro”, sed
simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis “de la komenco de la
daŭro”: De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu
macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. Er.12 Fakte oni
manĝu ekde tiu vespero.
Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu
Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. M.132 Nenio pravigas tian
kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: dépost.
Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka
kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:
• Li m
ez uris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando
de la interna korto. Jĥ.40
• Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi al
kutim iĝis detempe de sia infan-
eco. FA4.149
12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto
Subjekto aŭ objekto
De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan sub-
jekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:
• La kanto de la birdoj estas agrabla. FE.9 La birdoj kantas. De montras
subjekton.
• Du e k briloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE.40 Fulmo ekbrilis.
De montras subjekton.
• Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-
germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34 Vortaro hispana-
germana helpis. De montras subjekton.
• Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja pl
en umo de mia
deziro. FE.31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.
• Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla k un ligado de vortoj. FE.27 Oni
kunligas vortojn. De montras objekton.
• Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone
pro de
ziro de laŭdo. M.153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De
montras objektojn.
De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la
signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni
povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.
Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:
• Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro
akceptos iun.
148
§12.3.2.2
Rolmontriloj
• Okazis v iz ito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj.
Iuj mallongigas fare de al *far* (§19).
Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N-
finaĵon:
• La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la di
s -
v astig ado
kaj enkonduk ado en la tuta mondo unu neŭtralan
lingvon. OV.65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.
• Tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado
ĝin en korespondado. OV.39 Oni diligente uzu ĝin.
Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas
trovi ian taŭgan rolvorteton:
• aboni gazeton → abonado al gazeto
• admoni iun → admonado al iu
• ami iun → amo al iu
• demandi iun → demando al iu
• ŝirmi ion → ŝirmo al io
• taksi ion → taksado pri io
• deklari ion → deklaro pri io
• moki iun → mokado je iu
• penetri ion → penetro en ion
Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate
al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por
objekto.
Aliaj signifoj
Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon,
distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo,
§12.3.2.1):
• Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.
• Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.
• La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan t rans -
iron de ĝoj’ al doloro. IT.68
Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon
por klarigi la signifon:
• D
is t ing ado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua
de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo far-
iĝus tre malklara.
• Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale kom-