prenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de
§12.3.2.2
149
Rolmontriloj
la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la
tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la
tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj
de nur povas montri formovon.
Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj,
§12.3.2.3), se la kunteksto permesas:
• Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta. OV.392
= ...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta. = ...kiuj okazos en la
jaro venonta.
• En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto. FA1.144 La dormo
apartenis al la morto.
12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto
De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri
multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskrib-
ata afero kaj la de-esprimo.
Aparteno
Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto
“aparteno” havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco,
alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:
• Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE.8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel
posedaĵo aŭ havaĵo.
• Jen estas la k aj ero de la juna fraŭlino. FE.10 La kajero apartenas al la
fraŭlino kiel posedaĵo.
• La dentoj de leono estas akraj. FE.7 La dentoj apartenas al leono kiel
korpopartoj.
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12 La fingroj apartenas al
la manoj kiel korpopartoj.
• Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE.32 La bordo apartenas
al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.
• Januaro estas la unua m
on ato de la jaro. FE.12 Monatoj estas partoj de
jaro.
• La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE.12
• La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo. M.180
• La filo de la reĝo ŝin renkontis. FE.21 La filo apartenas al la reĝo kiel
parenco.
• Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li
verkis ĝin.
• Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo! FA3.70 La speco apartenas al
la klaso “ĝardena kreskaĵo”.
150
§12.3.2.3
Rolmontriloj
• La pli juna filino estis la plena port
r eto de sia patro. FE.11 La “portreto”
apartenas al la patro, ĉar “ĝi” montras lian aspekton.
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas
por vino. FE.32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.
• Ŝi estas pr
o fesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako
matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.
• La ri
ĉ eco de tiu ĉi homo estas granda. FE.35 La riĉeco apartenas al la
homo, ĉar ĝi estas unu el liaj ecoj.
• Tiu ĉi vorto havas si
g nifon de mezuro. FE.32 La signifo apartenas al la ideo
“mezuro”.
Eco
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:
• v ir ino de meza aĝo M.20 = “mezaĝa virino”.
• haroj de nedifinita koloro M.20 La haroj havis kiel econ nedifinitan
koloron.
• Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2.105 La
figuro estis trioble granda.
Konsisto
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:
• Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj ( bukedo da
rozoj havus iom alian signifon, §12.3.3.2).
• Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto
de fervojoj kaj kanaloj. FA3.55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.
• La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo. FA2.110 La fumo konsistis el
pulvo.
Origino
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aŭ devenon:
• Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo
= Francisko el (§12.3.5.2) Asizo
De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco
de respondeco:
• Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus mal-
modestaĵo de mia flanko. L1.153 Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus
respondeci).
• Vi ne rigardos ja ĝin kiel m
al de
likat econ de mia flanko, se [...] mi de-
mandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. M.125
§12.3.2.3
151
Rolmontriloj
Mezuro
Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:
• La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj. FA4.208 La aĝo estis granda je nur
ses jaroj.
• Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton. Er.8 La vojo estas tiel longa, ke
daŭras tri tagojn iri ĝin.
• En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. FE.40 La daŭro estis
longa je kelke da minutoj.
Formovo, aparteco
Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O-
vorto:
• Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo
kondukas for de unu punkto.