• En unuhora di
s tanco de nia kabano [...] staris la malgranda pre-
ĝejo. FA1.232 La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.
Perverba priskribo de ne-aga O-vorto
Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed
rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba pri-
skribo (§25.1.1) de subjekto:
• Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni
uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.
• Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.
• Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno. Pr.10 De
montras originon.
12.3.2.4. De rilate al participo
Aktiva participo
Ĉe aktiva participo (§28) kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo, de-esprimo havas la
samajn signifojn kiel ĉe verbo (§12.3.2.1):
• Ni estis v ojaĝ antaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.
• Ruĝi
ĝ inte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...
• Ne parolu al li antaŭ ol li estos t ra nk
viliĝ inta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li
trankviliĝos de la ŝoko.
Aktivaj participoj kun O-finaĵo (§28.3) montras personon (iafoje aĵon), kiu
faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan
objekton de la ago:
• Venu, ni atendas vin, Sav
onto de la mondo. FE.22 La savanto savos la
mondon. De montras objekton.
152
§12.3.2.4
Rolmontriloj
• La k on f es antoj de unu religio estas samreligianoj. FE.37 Ili konfesas unu
(saman) religion.
• Ĉiuj l oĝ antoj de regno estas regnanoj. FE.37 Ili loĝas la regnon.
Pasiva participo
Rilate al pasiva participo (§29.1), de plej ofte montras sencan subjekton,
aganton:
• Ŝi estas amata de ĉiuj. FG Ĉiuj amas ŝin.
• Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉ
et ata de mi. FE.25 Mi aĉetas la
komercaĵon.
• La surtuto estas aĉ
et ita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE.25 Mi aĉetis la
surtuton.
• La ŝuldoj de mia filo ne estos pag
ataj de mi. FE.25 Mi ne pagos la ŝuldojn.
• Li staras kvazaŭ f rap ita de fulmo. Rt.92 Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.
• La montoj estis k ovr itaj de neĝo. FA1.211 Neĝo kovris la montojn.
• La tempo fluis ne r imark ate de ili. FA2.146 Ili ne rimarkis la fluon de la
tempo.
• Ili estas k on atoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.
Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri
aganto: La infano estis f or p ren ita fare de la patrino. Sed tio malofte necesas
ĉe pasivaj participoj.
Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni ordinare
devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aŭ simile:
• La infano estis f or pr
en ita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patr-
ino.
• Tiuj riĉaĵoj estas he
red itaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco
estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu
heredis ilin de li.
• La oficejo estas m
al f erm ita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de
bone funkcius, ĉar apenaŭ eblus miskompreni.
Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de
(§12.3.5.1), precipe ĉe la participo konata.
Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe
pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:
• Tiam alvenis birdoj ne
sci ate de kie. FA3.29 De montras originon.
• Naŭ de
p ren ite de dudek estas dek-unu. M.116 De montras formovon.
• La hospitalo estas apart
ig ita de la strato per sufiĉe alta krado FA1.128 De
montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.
§12.3.2.4
153
Rolmontriloj
12.3.2.5. De rilate al A-vorto aŭ E-vorto
De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj
signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj (§12.3.2.1), ĉe agaj O-vortoj
(§12.3.2.2) kaj ĉe ne-agaj O-vortoj (§12.3.2.3):
• Mia projekto estis tre multe di
fe renca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi
havas. L1.330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.
• Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton
l ib eran de grandaj suferoj kaj mizero. M.35 De montras apartecon.
• Bona estas Romo, sed tro m
al proksima de nia domo. PE.179 De montras
apartecon.
• Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Rt.104 De montras kaŭzon.
• Niaj okuloj estis plenaj de larmoj. Rt.46 De montras kaŭzon kaj enhavon.
• Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto. FA1.123 De montras
originon.
• La marŝo daŭris sep horojn e ks kluzive de la paŭzoj. = ...ekskluzivante la