Выбрать главу

paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan

objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive la paŭzojn.

Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni

esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri

...escepte la Rumanan.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco. FA3.97 = ...en la

ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De

montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj (§12.3.2.4) de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon (§12.3.7), kiun oni uzas

kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de,

interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de

k.t.p.

12.3.2.6. De rilate al vorteto

For

De rilate al for (§14.1.3) montras formoviĝon aŭ apartecon:

For de tie ĉi! FE.26

For de miaj okuloj! Rt.29

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M.169

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero

tre malfacila. L2.236

154

§12.3.2.6

Rolmontriloj

Pronomoj, pronomecaj vortetoj

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn (§11.1) kaj pronomecajn

vortetojn (§15), normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la

samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto (§12.3.2.3):

Li estas de meza kresko. FE.33 Eco.

Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi

apartenas al mi.

Ili estas de Francujo. Deveno.

Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM (§14.3.3) montrante

konsiston:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! FA1.108 La de-esprimo

montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.

12.3.3. Da

12.3.3.1. Da – bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto,

kiu montras ion “substancecan” (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvant-

esprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

kvanto

“substanco”

unu kilogramo da pano

litro da lakto

skatolo da rizo

amason da komencantoj

du milionoj da rubloj

iom da valizoj

tiom da feliĉo

multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca

faruno kaj [iom] da lakto. M.182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn.

La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da

sukero. FE.31

§12.3.3.1

155

Rolmontriloj

Ha, Dio nin gardu! K

ia grand ega amaso da oro! FA1.7

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35

La riĉulo havas multe da mono. FE.37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. PE.1352

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo. M.148

Tiu ĉi rivero havas duc

ent kilo metrojn da longo. FE.32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta pri-

skribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur

la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur

la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen

diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon. )

Nombrovortoj kaj da-esprimoj

Nombraj vortetoj (§23.1.2) aperas normale sen da kiel rekta priskribo de

ĉefvorto:

Tie loĝas du Espe

r ant

istoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil l oĝ antojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo (§23.2) kiel miliono, miliardo, deko kaj cento

tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE.14

Tiu ĉi urbo havas m

il ionon da loĝantoj. FE.14