• Mi aĉetis de
kduon da kuleroj. FE.14
Ne uzu N-finaĵon post da
Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem
objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas
multon da valizoj.
Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto (§24.3) aŭ kvanta vorteto
(§24.4), kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:
• La riĉulo havas multe da mono. FE.37 = La riĉulo havas multon da mono.
(Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)
• Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas?
(Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)
12.3.3.2. Da – detalaj reguloj
Por uzi da necesas du aferoj:
La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la
demando “kiom?”.
156
§12.3.3.2
Rolmontriloj
La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.
Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de (§12.3.2), sed ankaŭ ekz. el
(§12.3.5.2) kaj je (§12.3.1) povas uziĝi, depende de la kunteksto.
Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne
uzu da, sed ordinare de (§12.3.2):
• Ni manĝis specon de fiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton,
mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da...*.
• Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton,
mezuron aŭ nombron.
• Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas
kvanton, mezuron aŭ nombron.
Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ
nombron:
• Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj. )
Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mez-
urata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.
• La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas
kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie
estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*.
• Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.
Frazparto kun difinilo (§9) ( la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do
limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia fraz-
parto, sed anstataŭe de aŭ el:
• Ni manĝis iom de/el la pano.
• Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.
Persona pronomo (§11.1) ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn
individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe de aŭ el:
• Ni manĝis iom de/el ĝi.
• Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.
Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto (§23.1) aŭ A-
vorto, oni ne uzu da, sed de aŭ el:
• Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas
kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.
• Ni gustumis tre multe de unu vino.
• Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.
• Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.
§12.3.3.2
157
Rolmontriloj
Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton,
oni ne uzu da:
• Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de
jaro. FE.14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.
• Ili fortranĉis duonon de centimetro.
Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas,
ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas
por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. FE.32 Glaso jen montras
individuaĵon, jen kvanton.
• Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan
reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj.
Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en
la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.
La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin,
oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:
• Kiom da soldatoj estis? – Estis grupo da soldatoj!
• Kia grupo ĝi estas? – Ĝi estas grupo de soldatoj!
• Kiom da rozoj vi volas? – Mi volas bukedon da rozoj!
• Kian bukedon vi volas? – Mi volas bukedon de rozoj!
Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (→ da), aŭ la antaŭa
vorto (→ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto).
Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo
da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el
rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).
Ekzemploj kun da, de kaj el