nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi
povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa
esprimo estas kvanta:
• *Mi havas multe da.*
• *Kiom da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.
• *Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.*
Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:
• Mi havas multe da mono. → *Mi havas multe da.*
• Kiom da viando vi volas? → *Kiom da vi volas?*
En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li
estas instruisto de lingvoj. → Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto
de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.
Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke
ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si
mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni
volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz-
parto poste.
Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post
vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon.
Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi
volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post
160
§12.3.3.3
Rolmontriloj
ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba
lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.
Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de
memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaŭa esprimo,
ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas ĉefvorto: mi havas multe da
mono. Konsekvence oni volas uzi N-finaĵon en tiaj ĉi frazoj, ĉar mono estas
nun objekto: *mi havas multe da m
ono n* (simile aclass="underline" mi havas multan
m
ono n). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte
aperas. Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ
ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom-
ismo (§24.5) – ĉiama uzado de kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri
gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaŭ da-istoj) kiom kaj
tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por
montri, ke temas pri kvanta signifo.
12.3.4. Lokaj rolvortetoj
Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj
simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaŭ pri tempo, ĉar oni ofte bildigas al si
tempon kiel linion. Ankaŭ aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Ĉe
iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj
povas esti pli oftaj en la praktiko.
12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)
Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto,
aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ
besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do
dependas de la perspektivo de la parolanto:
• Antaŭ la domo staras arbo. FE.8 = Ĉe la antaŭa flanko de la domo...
• Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2.148
• Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE.33
• Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE.38
• Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE.34
Pozicio en sinsekvo
Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas
alia. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:
• Mi iras antaŭ vi. FA2.64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.
• M estas antaŭ N en la alfabeto.
Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ.
Figura uzo
Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava:
• Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi. FA2.55 = ...kiam ŝi ĉeestis.
§12.3.4.1
161
Rolmontriloj
• Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon. Rt.21 = ...kaŝis,
kiam li ĉeestis...
• Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj. Js.5
• Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko. M.135
• La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝ-
anta komuna literatura lingvo. OV.34
Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu:
• Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. FA1.209
Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango:
• La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke
ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo. FK.284 Se oni metus la
lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volapük.
• Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila. L1.245 Facileco estis la
plej grava postulo.
• Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal-
riĉulo. Ij.34