Antaŭ + direktaj rolmontriloj
• La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi
havis. FA1.15 = ...al pozicio antaŭ li...
• Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. Rĝ1.1 = Ŝi venis al
pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.
• La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi
restis senviva. FA1.68
• Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj. M.159 = ...de pozicio
antaŭ la okuloj. Ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.
• Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj. M.142
Ofte antaŭ aperas sen direkta N-finaĵo kvankam temas klare pri movo. La
klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:
• Jadvinjo [...] alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi
kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. M.43
= ...metis sur la tablon antaŭ ĝi... . La efektiva celo de la metado, la
tablo, estas subkomprenata. Sed ankaŭ la brakseĝo (= ĝi) povas esti
rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaŭ ĝin en tiu
frazo.
Tempo
Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ
esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post
(§12.3.4.9):
• Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M.8 = ...pli frue ol la vesperiĝo.
162
§12.3.4.1
Rolmontriloj
• Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon. FE.20 = Je tri tagoj pli frue ol nun...
• La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis
longe en nia urbo. FE.25
• Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon-
greso. OV.460
Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras
tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:
• Antaŭ la lango laboru la cerbo. PE.107 = Antaŭ laboro de la lango, laboru
cerbo.
Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj
antaŭ la tria k.s.
Antaŭ ol
En iuj okazoj oni uzas antaŭ kune kun ol (§33.7):
Antaŭ subfrazo. Antaŭ mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur
rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo (§33.1).
Antaŭ O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam
vere temas pri tuta subfrazo.
Antaŭ I-verbo, ĉar I-verboj estas kvazaŭ subfrazoj (§27.5).
• Antaŭ lia alveno ni manĝis. → Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis.
• Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.
• En aŭtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ
ol flugi trans la maron. FA4.7
Malantaŭ
Antaŭ + la prefikso MAL (§38.3.7) montras pozicion ĉe la mala flanko
kompare kun la antaŭa flanko:
• Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M.12 = Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...
• La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo. M.120 La
magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris
antaŭ la tablo.
• Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo. M.50 La
pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.
• Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. Rn.15 Temas pri pasinta okazaĵo, kiu
kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.
• La luno iris returne malantaŭ la nubojn. FA2.119 = ...al pozicio malantaŭ
la nuboj.
• Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj. M.8 = ...el
pozicio malantaŭ la forno...
§12.3.4.1
163
Rolmontriloj
Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post
(§12.3.4.9). Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras
ekz.: *Li erare metis la finaĵon N malantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N
estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diru: ...post tiu vorto.
Vortfarado
• Antaŭ(aĵ) o, malantaŭ(aĵ) o = “(mal) antaŭa flanko/parto (en loka senco)”:
-
-
-
Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna
portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. Jĥ.40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj
sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la
malgrasaj koloj. M.112 Ĝi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger
kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo. FA2.109
• Antaŭe = 1. “en pozicio antaŭ io (en sinsekvo), pli frue”: La juna knab-
ino [...] iris antaŭe. M.7 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrument-
istoj. Ps.68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la
veron. FE.24 2. “ĉe la antaŭa flanko” (malofta uzo): Liaj vestoj estis brod-
itaj antaŭe kaj malantaŭe. FA3.41