Выбрать главу

Malantaŭe = “en loko malantaŭ io, ĉe la malantaŭa flanko, en pozicio

malantaŭ io”: Ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe [en la veturilo] , kaj al tio

ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo. FA4.169 Ĝi estis la lasta en la

vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe. FA2.6 Mi

alpinglos malantaŭe la tuketon. Rz.20

Antaŭen, malantaŭen = “al la (mal) antaŭo”: Ilia vizaĝo estis direktita

-

antaŭen. FA1.153 Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. OV.387 (= ...

progresas. ) Ŝi falis malantaŭen. FA3.45 Ne rigardu malantaŭen kaj haltu

nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo. Gn.19

Antaŭa = “troviĝanta antaŭe, ĉe la antaŭo, pli frua”: La ĉevalo levis siajn

antaŭajn krurojn. / Li reiris sur sian antaŭan lokon. M.122 Mi faros en

Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi. L1.281

Malantaŭa = “troviĝanta malantaŭe, ĉe la malantaŭo”: La nigra hundeto

[...] leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj. FA2.59 La studento eniris tra

la malantaŭa pordo. FA3.51

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la

dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa), sed iafoje temas

pli ĝenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu

kun ĉe §12.3.4.3, kiu ankaŭ montras proksiman pozicion):

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la

korton. FE.25 = ...dekstre aŭ maldekstre proksime de la pordo...

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj. M.100

= ...proksime dekstre aŭ maldekstre de ŝi irantan...

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26

164

§12.3.4.2

Rolmontriloj

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la

lito de la imperiestro. FA2.29

La gefianĉoj staris apud la altaro. FE.36 = ...proksime de la altaro.

Kio estas tiu granda kastelo tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe-

nestroj? FA1.198

Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Rt.46

Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi

komparon. Se mi starus apud li mi ŝajnus kiel nura komencanto. Iafoje

oni uzas ĉe (§12.3.4.3) en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv.1

= ...al loko apud la altaro.

Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. Jĝ.3

Elparolo

Ial multaj fuŝas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaŭlasta

vokalo: ápud. Ne: *apúd*.

Vortfarado

Apuda = “troviĝanta proksime apud io”: Ŝi montris per la mano la

pordon de la apuda ĉambro. M.95

Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj

kelke da kaŝtanoj. FA1.212

12.3.4.3. Ĉe

Ĉe montras pozicion proksiman. La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto.

Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke ĉe nepre montras tuŝecon. Fakte ĉe nur montras

proksimecon. La diferenco disde apud (§12.3.4.2) estas, ke apud normale

montras flankan pozicion (dekstre aŭ maldekstre). En frazoj kun ĉe ofte

temas efektive pri intertuŝa proksimeco, sed tion ne montras ĉe, sed la kun-

teksto:

Kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo. M.7 = Kontraŭe

tute proksime de unu el la muroj (verŝajne tuŝante ĝin) staris...

Ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. M.92 Ŝi haltis tute prok-

sime de la angulo (verŝajne ne tuŝante ĝin).

Metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la

surbrustaĵo. Er.28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustaĵo.

La stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro. Er.27

§12.3.4.3

165

Rolmontriloj

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26 = ...en mia

loko... ...en mia hejmo... Ĉe ofte montras ies hejmon aŭ kutiman restad-

lokon.

La rajto loĝas ĉe la venkinto. Rt.13

Mi servis ĉe la komerca konsilano. FA3.76

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. PE.213 = En la hejmo de botisto...

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. FA2.133 = ...ol

en nia (malvarma) lando.

Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia. M.158 Zamenhof normale

uzis ĉe strato k.s. por montri troviĝon de domo, loĝadreson k.t.p. Nun-

tempe oni preferas en.

La tramo numero 8 de nia urbo haltas ĉe pli ol dudek haltejoj.

Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! FA1.44

Okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita. PE.1806 Tenatan