korpoparton oni normale montras per je (§12.3.1).
• La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo. FA2.120 Ili okupiĝis pri la
vespermanĝo.
• Baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. M.47 = ...en ŝia
spirito...
• La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe
Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, – ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. OV.331
= ...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetaĵoj kaj leĝoj de Mozeo, nek
en tio, kion diris aŭ skribis iu alia, – ni trovas ĝin nur en la instruoj de
Hillel.
• Kopirajto ĉe la aŭtoro/ĉe la eldonejo. = La kopirajto troviĝas ĉe... La
kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en
libroj k.s.
• Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro! H.14 = ...li
estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Ĉi tie ĉe estas uzata figure por
montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankaŭ
povas uzi apud (§12.3.4.2) tiumaniere.
Tempo
Ĉe povas ankaŭ montri proksimegecon tempan:
• Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno. FA3.32
= Kiam komencis tagiĝi...
• Ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed
ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita. FA2.29 = Kiam la efektiva
najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...
• Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda
bagatelo. FE.41 = ...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.
166
§12.3.4.3
Rolmontriloj
• Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta
ŝtono. FE.15 = Samtempe kiel ĉiu vorto...
• Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la
patromortiginto. Rt.131 Ĉi tie estas ankaŭ ideo de kontrasto. Oni ankaŭ
povus uzi malgraŭ (§12.3.6.6).
Por montri horon oni tamen ne uzas ĉe, sed ĉiam je (§12.3.1).
Ĉe + direktaj rolmontriloj
Estus tute logike uzi de ĉe, al ĉe, kaj ĉe + N-finaĵon, por montri moviĝon de
aŭ al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aŭ N-finaĵo per si mem
sufiĉas. Efektive ĉe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaŭ
aldonus ion gravan al la signifo:
• Ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi. Rĝ1.3 = ...de
pozicio ĉe mi. Simpla de mi sufiĉus.
• Ŝi prenis mian filon al ĉe si. = ...al pozicio ĉe si. Sufiĉus al si.
• Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.
• Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino.
Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi
moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo
kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ
kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ
klare, ke simpla al plene sufiĉas. Ĉiu do rajtas mem decidi, ĉu uzi ĉe + N-
finaĵon aŭ simplan al en tiaj ĉi okazoj.
12.3.4.4. Ĉirkaŭ
Ĉirkaŭ montras pozicion ĉiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma
pozicio malgraŭ la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte ĉirkaŭ montras nur
pli-malpli enferman pozicion:
• La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2.68 = ...ĉiuflanke de la fajro.
• Miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo. FA1.225
• La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian
maneton. FA2.113
• Ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj. FA3.139
• Ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo. FA1.176
• Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj. FA1.51
• Ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. FA2.91 La rideto estis en tiu parto de la
vizaĝo.
• La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭ-
iras la sunon.
• Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ
arbaro. FA2.4
§12.3.4.4
167
Rolmontriloj
• Du pentraĵoj [...] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. FA1.222
Ĉirkaŭ + direktaj rolmontriloj
• Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ. Nm.16 = Foriru de pozicio ĉirkaŭ...
Ankaŭ simpla de sufiĉas.
• Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. FA1.235 = ...al pozicio ĉirkaŭ mia
kolo.
• Ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton. FA2.54
• Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan
lumon. FA2.114
En la ĉi-antaŭaj ekzemploj temas pri moviĝo al pozicio ĉirkaŭ io. Tio estas