la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finaĵo. Sed oni uzas ĉirkaŭ +
N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭ-
movo ĉirkaŭ io alia:
• Ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. FA2.100 Ŝi
dancis al la alia flanko de la preĝeja angulo per ĉirkaŭmovo. La celo de
la moviĝo do ne estas pozicio ĉirkaŭ la angulo, sed pozicio ĉe la alia
flanko de la angulo.
• Ĉirkaŭ la mondon iras la vojaĝo. La vojaĝo iras kompletan rondiron,
kaj revenas al la komenca loko.
Komparu kun similaj uzoj de preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14), trans
(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
Proksimumeco
Antaŭ tempaj vortoj ĉirkaŭ montras proksimuman tempon, ĉu antaŭ, ĉu post
tempopunkto (eventuale kaj antaŭ, kaj post tempopunkto):
• Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. FA1.89 = Proksimume je la mateno...
• La granda persekutado [...] furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la de-
kkvara jarcento. Rn.6
• Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotu-
aro. M.134
Ĉirkaŭ montras proksimumecon ankaŭ kune kun nombrovortoj: ĉirkaŭ
tridek eŭroj, ĉirkaŭ cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon
ĉ. : Tiu libro havas ĉ. 1200 paĝojn. = ...ĉirkaŭ 1200... . Legu pli detale pri tia
uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
Vortfarado
• Ĉirkaŭa = “troviĝanta ĉirkaŭ io”: Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj
landoj. Rĝ1.4
• Ĉirkaŭe = “ĉiuflanke de io”: Ĉirkaŭe regis mallumo. FA3.36 Supre sur ĝi li
aranĝis ĉirkaŭe tintilojn. FA2.17 Ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per
168
§12.3.4.4
Rolmontriloj
verda ŝtofo. FA2.44 La kuracisto rigardis ĉirkaŭen. M.194 Ardis karboj en tia
kvanto, ke [...] ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon. M.147
• Ĉirkaŭi = “esti en ĉirkaŭa pozicio, teni ĉirkaŭe, iri al pozicio ĉirkaŭa”:
La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo. FA2.149 Per la brako ŝi ĉirkaŭis la
malgrandan talion de la infano. M.9 Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi
Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. Sm1.23
• Ĉirkaŭigi = “kovri ĉiuflanke, almeti ion ĉiuflanke”: Vi ĉirkaŭigus vian
kolon per travidigaj puntoj. M.155
12.3.4.5. Ekster
Ekster montras pozicion malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko
de io:
• Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. FE.26 = Mi staras malinterne
de la domo, kaj li estas en la domo.
• Li loĝas ekster la urbo. FE.31
• Ekster la pordo atendas niaj amikoj. = Ĉe la malinterna flanko de la
pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de
la domo aŭ ĉambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed
interne de pordo (interne de la domo aŭ ĉambro).
Figura uzo
• Kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la
estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero. OV.125 = ...tute ne en danĝ-
ero.
• Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. PE.1768 = ...pri kio vi nenion
scias.
• Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la
maldekstra brako. BV.25 Ŝi ne povis regi sin pro rido. Ŝi estis kvazaŭ ekster
sia propra korpo.
• Li tre diligente laboras ankaŭ ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras
en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.
Ekster anstataŭ krom
Zamenhof iafoje uzis ekster anstataŭ krom, kaj en la signifo de escepta krom
(§12.3.6.3), kaj en la signifo de aldona krom (§12.3.6.3):
• Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si
enhavas. OV.263 = Krom la nomo... krom laŭdaj reklamoj... Esceptaj krom.
• Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo
kaj malveraĵo. BV.46 = ...krom trompaĵo kaj malveraĵo. Escepta krom.
• Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per
helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30 = Krom tio... Aldona
krom.
§12.3.4.5
169
Rolmontriloj
• Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan re-
spondon en nia gazeto. OV.104 = Krom la respondo letera... Aldona krom.
Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom (§12.3.6.3) povas
havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataŭ krom estas nun-
tempe tre malofta.
Ekster + direktaj rolmontriloj
• Ŝi [...] ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero. FA2.56 = ...ekiris tute
sola al pozicio ekster la pordego...
• Mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. FA3.152 = ...al situacio, kie ne ekzistis