danĝero.
• Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis
min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta. FA3.152 = ...mi
savis min al loko ekster la pordo...
Ekster + direkta N-finaĵo estas iom aparta, ĉar la vorto post ekster ne estas la
celo de la movo. La signifo ŝajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado
estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo,
ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en
la domo. Anstataŭ ekster + N oni povas ofte uzi el (§12.3.5.2).
Vortfarado
• Ekstere, ekstera = “ekster la afero, troviĝanta ekstere”: Starante ekstere,
li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE.31 (Ofte oni vidas la
erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna,
interne.)
• Ekster(aĵ)o = “ekstera parto, flanko aŭ spaco”: La ekstero de tiu ĉi homo
-
estas pli bona, ol lia interno. FE.31 Tiu domo [...] havis eksteraĵon mal-
novan kaj malgajan. M.6
12.3.4.6. En
En montras internan pozicion. Ne necesas kompleta enfermiteco. Ofte estas
nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaŭ pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel
spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:
• En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE.32 = Interne de la ĉambro...
• Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo. FE.40
• En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon. FE.40
• Marta havis nur unu penson en la kapo. M.67
• En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. FE.31
• En la kandelingo sidis brulanta kandelo. FE.40 La kandelo estas nur parte
en la ingo.
• Li kuŝis en la lito. FA3.144 Kuŝi en lito = kuŝi sub la litkovraĵo. Kuŝi sur lito
= kuŝi sur la litkovraĵo.
170
§12.3.4.6
Rolmontriloj
• Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, brakseĝo aŭ
apogseĝo, ĉar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur
seĝo.
• Sur la perono staris juna virino en funebra vesto. M.4 Oni diras, ke homo
estas en vestaĵoj aŭ en vesto (eĉ en ŝuoj), kaj ke vestaĵoj estas sur homo.
Homo tamen ne estas “en ĉapelo” aŭ “en ĉapo” (sed ĉapelo aŭ ĉapo ja
estas sur kapo aŭ sur homo). Oni parolas ankaŭ pri homo kun ia vestaĵo.
• La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21
Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.
• Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE.28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel
spacoj.
• La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE.40 Landoj
k.s. estas rigardataj kiel spacoj.
• Mi vojaĝas en Hispanujo. FE.26
• La kuraĝa maristo dronis en la maro. FE.37
• La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. FE.42
• La ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano. FA1.89 Oni ankaŭ povus uzi
ĉe.
• En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE.39 La vetero troviĝis ĉie
ĉirkaŭe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neĝado, en
ŝtormo, en fulmotondro k.t.p.
Tempo
Ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas en. La “interno” de
tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:
• En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan
lunon kaj la belajn stelojn. FE.10 = Post la komenco de tago, kaj antaŭ ĝia
fino...
• En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per
glitveturilo. FE.34
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:
• Vi forgesos nin en ses monatoj! BV.22 Plej malfrue post ses monatoj la for-
geso estos kompleta.
• Mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE.14 La legado daŭros maksimume
kvar tagojn.
• Tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE.25
Tempa en similas al dum (§12.3.6.2), sed en prezentas tempon kiel punkton
(eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron. Tempa en povas stari
nur antaŭ tempa esprimo, sed dum povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de ago:
Tio okazis dum mia loĝado en Romo. Ne: *...en mia loĝado...*. Oni ja diras
§12.3.4.6
171
Rolmontriloj
en ies ĉeesto aŭ foresto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon
(kvazaŭ lokon).
Dum ne povas montri tempodaŭron necesan por plenumi ion. La jena ek-
zemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, ĉar
tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.
Ankaŭ tra (§12.3.4.14) kaj por (§12.3.6.9) povas montri tempon.
Figura uzo
En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aŭ malpli da
simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri
formoj, statoj kaj situacioj:
• La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2.68 La grupo de sidantaj