Выбрать главу

homoj havis rondan formon.

La domo forbrulis en helaj flamoj. FA4.31 Temas pri la stato de la domo,

sed estas ankaŭ loka signifo. La domo troviĝis ene de la flamoj.

La birdoj alflugis en grandaj amasoj. FA1.177 Alflugis grandaj amasoj da

birdoj.

Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado. FA1.119

Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H.113

Laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. OV.410

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE.35

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE.31

Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi? FA3.93

Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna aĝo. Jĝ.8

Ofte la ŝipo estis en danĝero. FA3.128

Oni parolas en Esperanto. L1.150 La vortoj troviĝas “ene” de la lingvo.

Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni

ankaŭ povus uzi per.

En tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n”. FE.28

Mi ne konsentas kun li en tio. M.2 Aŭ ...pri tio.

Neniu supozis en li la farinton. BV.21 = Neniu supozis, ke li estas la farinto.

La farinto kvazaŭ troviĝis (kaŝite) en li.

Laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo

kontraŭ ĉio, kio ne estas nia. OV.382 Temas pri la esenca parto de io

abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el (§12.3.5.2): Lia

pakaĵo konsistis el granda barelo. FA4.214

En + direktaj rolmontriloj

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE.31 = ...al

la interno de la manĝoĉambro.

172

§12.3.4.6

Rolmontriloj

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE.40

Ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra

ligno. Rĝ1.8 = Ĉe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la

templo...

Venis al mi en la kapon feliĉa penso. M.77 = Aperis en mia kapo feliĉa

penso.

Sablero enfalis en mian okulon. FE.41

Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE.32

La kaleŝo enveturis en la korton. FE.38

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal-

dekstren. FE.28

En + N-finaĵo ofte montras “moviĝon” al nova formo aŭ stato, la rezulton de

stata aŭ forma ŝanĝiĝo:

Se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo! FA1.136

Dio ŝanĝis la malbenon en benon. Neĥ.13

La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika

por li. FA2.133

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn. FA2.24 Oni kvazaŭ movis la en-

havon de la libroj de unu lingvo en ĉiujn aliajn.

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn. FA2.48

El malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, el-

kuris juna viro. M.78

Iafoje oni uzas al (§12.3.5.1) por rezulto de ŝanĝiĝo. Zamenhof uzis ankaŭ

je (§12.3.1).

Vortfarado

Ena = “interna”: La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ek-

stera.

Ene = “interne”: Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la ĉambro trov-

iĝis gaja kompanio. (= En la ĉambro... Interne de la ĉambro... )

Enen = “al la interno”: La infanoj kuris enen al la atendanta manĝo.

Enigi = “enmeti”: Ŝi [...] enigis la manojn en la harojn. M.196

Eniĝi = “iri/veni/moviĝi en la mezon de io”: La ĉevaloj de Faraono kun

liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron. Er.15

§12.3.4.6

173

Rolmontriloj

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj. Se

temas pri du aferoj, ili troviĝas ĉe du kontraŭaj flankoj. Inter estas iasence la

malo de ĉirkaŭ (§12.3.4.4). Inter normale povas stari nur antaŭ multe-

nombra esprimo, aŭ antaŭ du (aŭ pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. FE.25 La potoj staras

dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aŭ antaŭe kaj malantaŭe, aŭ

simile.

En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano

tremis de malvarmo. M.92 La muroj troviĝas kvarflanke ĉirkaŭ la infano.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la

domo troviĝis malgranda stalo. FA1.14 Unuflanke de la stalo estis la

fojnamaso, aliflanke la domo.

Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj

endormiĝis. FA1.217 Unuflanke de la angulo troviĝis la muro, aliflanke la

monumento.

Ekvadoro troviĝas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj

la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato

Al la baza signifo de inter povas aldoniĝi nuanco de ligo, simileco aŭ re-

ciproka rilato (amika, malamika aŭ neŭtrala):

Ni vojaĝis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni troviĝis

ie inter la du urboj vojaĝante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke