la vojaĝo deiris ĝuste de Romo kaj celis ĝuste Pizon. Oni ankaŭ povas
diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en
ambaŭ direktoj: Li loĝas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li ĉiu-
tage veturas inter tiuj du urboj.
• La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto
vekis en ŝi varmegan kunsenton. M.103
• Ili estis tre amikaj inter si. BV.58 Ĉi tie inter si egalas al unu al la alia
(§23.1.3).
• Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. OV.378 La ponto troviĝu
inter la gentoj kiel ligo.
• Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. FA4.173
Diseco, malsimileco
Inter povas ankaŭ esprimi disecon aŭ malsimilecon:
• Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. PE.759 Granda monto
disigas ilin.
• Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne
kolosa malsameco. OV.348
174
§12.3.4.7
Rolmontriloj
• Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj. M.153
Alternativoj
Iafoje inter montras alternativojn (du aŭ pli da elektebloj):
• Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Rt.73
• Inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn. H.131
• En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua. Rt.88
Nepreciza inter
Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aŭ
en iaj cirkonstancoj:
• Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj. FA1.194 La larmoj
troviĝis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.
• Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono
kruela. PE.760 = En la ĉeesto de fremdaj homoj...
• Inter lupoj kriu lupe. PE.766 = Kiam vi troviĝas kune kun lupoj, kriu lupe.
• Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon. OV.71
= Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...
Aparteno al grupo
Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la ĉi-antaŭe montrita
malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj
membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:
• Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj. OV.128 = Grandaj
riĉuloj ankoraŭ ne apartenas al nia amikaro.
• Ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas. FA2.57 = ...ke unu
membro de ilia grupo mankas.
• Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri
ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE.13 La akvoĉerpa tasko estis nur
unu el tuta grupo de taskoj.
• Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj. PE.403 = Ankaŭ al la grupo piuloj
apartenas pekuloj.
La rolvorteto el havas iom similan uzon (§12.3.5.2).
Inter ĉe unu-nombra vorto
Normale estas sensence uzi inter antaŭ sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter
domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en
domo aŭ interne de domo.)
Sed inter ja povas aperi antaŭ sola unu-nombra grupa vorto, se inter
esprimas grupapartenon, aŭ antaŭ unu-nombra vorto, kiu nomas substancon
aŭ simile, se inter montras disigon de tiu substanco en du aŭ pli da partoj:
• Vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn. Gn.18
§12.3.4.7
175
Rolmontriloj
• Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis
filon? Nm.27 Ĉi tie eblas ankaŭ la pli simpla esprimo el lia familio.
• Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de
akvo. Gn.1
• Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne
apartiĝos. SS.27 = ...kune kun griaĵo...
Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + ĉiu + solan unu-
nombran grupan esprimon: Inter ĉiu domparo/domduopo staris malgranda
arbo. Temas pri la spacoj inter ĉiu duopo de apudaj domoj. Oni ankaŭ povas
diri: Inter ĉiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.
Inter + direktaj rolmontriloj
• Ŝi iris inter la tulipojn. FA1.149 = ...al loko inter la tulipoj.
• La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn. FA2.123 = ...al loko
inter la folioj.
• Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn mal-
grandajn elfojn. FA1.63 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj
pludaŭris.
• Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. PE.765 Normale oni
dirus Inter la mano kaj la buŝo... , sed ĉi tie Zamenhof elektis nekutime
ĝis anstataŭ kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ĝis buŝo.
• El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. Ps.104 Ili (birdoj) sidas inter la
branĉoj, kaj ilia voĉo iras el tiu loko.
Tempo
Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaŭ alia:
• Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M.200 Estis ia tempo-
punkto/minuto post la sepa horo, sed antaŭ la oka.
• Tio okazis inter lundo kaj vendredo.